Malago

urbo en Hispanio

MálagaMalago estas havenurbo en Andaluzio, ĉefurbo de la samnoma provinco, suda Hispanio, ĉe la Costa del Sol marbordo de la Mediteraneo.

Malago
urbo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: La primera en el peligro de la libertad, la muy noble, muy leal, muy hospitalaria, muy benéfica y siempre denodada Ciudad de Málaga
"Tanto Monta" (hipane, “La unua ĉe la danĝero de la libereco, la tre nobla, tre gastama, tre benefica kaj ĉiam aŭdaca Urbo de Malago”)
Administrado
Lando Hispanio
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Poŝtkodo 29001–29018
Retpaĝaro [1]
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Málaga
Urbestro Francisco de la Torre Prados (PP)
Demografio
Loĝantaro 566 913  (1-a de januaro 2014)[1]
Loĝdenso 1 423,51 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 43′ N, 4° 25′ U (mapo)36.716666666667-4.4166666666667Koordinatoj: 36° 43′ N, 4° 25′ U (mapo)
Alto 11 metrojn super marniveloŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 398,25 km² (39 825 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Malago (Malago)
Malago (Malago)
DEC
Malago
Malago
Situo de Malago
Malago (Hispanio)
Malago (Hispanio)
DEC
Malago
Malago
Situo de Malago

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Málaga [+]
vdr
La Malagueta, Malago (Andaluzio)

Loĝantaro de la urbo Malago mem estis 568 507 laŭ taksoj en 2009. Loĝantaro de la urba areo estis pli ol 850 000 laŭ taksoj. Loĝantaro de la aglomeraĵo estis 1 019 000 laŭ taksoj en 2003, rangordata kiel la kvina pligranda metropola areo en Hispanio. Malago estas ĉirkaŭigata de montoj, kaj du riveroj, la Gvadalmedino (Guadalmedina) kaj la Gvadalhorceo (Guadalhorce), fluas proksime de la urbo en la Mediteraneon.

La ena urbo de Malago estas ĝuste malantaŭ la haveno. La kvartaloj de El Perchel, La Trinidad kaj Lagunillas ĉirkaŭas ĉi tiun centron. La urbo akiras multan enspezon el la agrara sektoro kaj el turismo. Vizitindaj estas du monumentoj de la epoko dum kiu Malago estis okupita de la araboj, la Alcazaba kaj la kastelo de Gibralfaro.

Historio redakti

Fondita de la fenicoj en la 7-a jarcento a.K., Malago estis municipo unue federita kaj poste de latina rajto de la Romia Imperio kaj prospera andalusa medino, kvarfoje ĉefurbo de sia propra taifo-regno, kiu defalis post sia aneksado kun la Reĝlando de Kastilio en 1487.

En kristana aepoko oni nomis patronoj de la urbo laŭ la katolika eklezio sanktuloj Ciriaco kaj Paŭla.

Dum la 19-a jarcento la urbo spertis rimarkindan industrian kaj revolucian aktivecon kiu lokis ĝin kiel la plej industria urbo el Hispanio.

Ĝi estis scenejo de unu el la plej sanga epizodoj ĉe la hispana enlanda milito kaj protagonisto de la turisma eksplodo en la 1970-a kaj 1980-a jardekoj.

La pentristo Pablo Picasso, la 19-jarcenta hispana politikisto Antonio Cánovas del Castillo, kaj la aktoro Antonio Banderas naskiĝis en Malago.

Provinco redakti

Malago estas la ĉefurbo de la Hispania provinco de la sama nomo. Gravaj urboj de la provinco estas Marbella, Estepona, Torremolinos, Benalmádena, Fuengirola, Mijas, Vélez-Málaga kaj Ronda, ĉiuj el ili famaj el turisma vidpunkto.

Vidindaĵoj redakti

La Sankta Preĝejo Katedralo Baziliko de la Enkarniĝo estas la katedralo de Malago. Ĝi estas unu el la renesancaj juveloj plej valoraj de Andaluzio. Ĝi troviĝas ene de la limoj kiujn markis la malaperinta araba murego, formante granda arkitekturan komplekson kune al la proksima Alkazabo kaj la Kastelo de Gibralfaro. Ĝi estis konstruita inter 1528 kaj 1782, laŭ la projekto de Diego de Siloé. La fermofino estis verko de la arkitekto Martín de Aldehuela.

La Alkazabo de Malago estas fortikigita palaco de la muzulmana epoko. Ĝi troviĝas ĉe la flanko de la monto Gibralfaro en kis pinto situas la samnoma kastelo. Alkazabo kaj kastelo estas kunigitaj pere de koridoro protektata de du zigzagaj muregoj nomataj La Coracha [koRAĉa]. Ĝi estis konstruita en la 11-a jarcento sur la roko.

La Kastelo de Gibralfaro estas antikvega fortikaĵo. En la loko estis fenica kiu havis lumturon kiu nomigas la monteton Gibralfaro (Jbel-Faro, aŭ monto de la lumturo). Estis Abderamano la 3-a kiu transformis je fortikaĵo la antikvajn ruinojn ekzistantaj antaŭ la alveno de la romianoj.

Unesko-monda heredaĵo de la homaro redakti

En la regiono estas ankaŭ vizitinda la prahistorian ejon en la urbo Antekero (es : Antequerra) kies dolmenoj troviĝas sur la megalita mondmapo kaj rekonita fare de UNESKO kiel heredaĵo de la homaro[2]. Por naturamikoj ankaŭ vizitinda en la regiono estas "La vojeto de la Reĝo"[3] (El caminito del Rey)

Transporto redakti

La Metroo de Malago (hispane Metro de Málaga) estas reto de malpeza metroo de Malago. Ĝi ekfunkciis la 30-an de julio 2014. Ĝi konsistas el du linioj nuntempe funkciantaj, interligantaj malsamajn partojn de la urbo kaj interagante kun la resto de la transportreto de la Konsorcio de Metropola Transporto de Malago.

Proksimaĵoj Malago priservas la Metropolan areon de Malago.

Esperanto en Malaga redakti

En Malago fondiĝis la unua Esperanto-grupo de Hispanio, kaj unu el la unuaj de la mondo, sub la iniciato de José Rodríguez Huertas.

Ekzistas nun asocio en Malago, kun la nomo Asociación de Esperanto de Málaga «Marbordo de la Suno».

Ekzistas ankaŭ pasejo Esperanto (Pasaje Esperanto)[4] kaj strato kiu portas la nomon 'Calle (C/) del Esperanto' [5][6][7] kie ankaŭ kelkaj komercejoj nomiĝas Esperanto, kiel populara trinkejo ('cafetaria Esperanto'), fruktovendejo, kokidrostejo, juvelvendejo, bestkuracejo[8]

Ekzistas ekde oktobro 2012 ankaŭ Naturamika Esperanto-Domo[9] [10] [11]en Malago, kiu estas samtempe la sidejo de la Esperanta Naturamikaro.

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. Cifras oficiales de población resultantes de la revisión del Padrón municipal a 1 de enero. Statistiko pri loĝantaro de la Instituto Nacional de Estadística.
  2. (dulingva esperanto + hispana), La Dolmenoj de la urbo Antekero (Malago) agnoskitaj Heredan Havaĵon de la Homaro (Los Dólmenes de Antequera reconocidos como Patrimonio de la Humanidad)
  3. La vojeto de la reĝoj
  4. Fotogalerio de la asocio «Marbordo de la Suno», Ypernity
  5. Luis Alegre, Ella, El País, Madrid, 28a majo 2015, konsultita la 31-an de majo 2015.
  6. Foto de oficejo (officina) en calle Esperanto, 19, Perchel norte - La Trinidad, Málaga
  7. ¿Cómo llegar a Calle Esperanto en Málaga en Autobús, Metro, Tren? (Kiel iri al strato Calle del Esperanto per publikaj transportiloj ?), Moovit
  8. Fotoj de komercejoj kun nomo Esperanto Esperanto sur fotogalerio de la asocio «Marbordo de la Suno», Ypernity
  9. En oktobro nova Esperanto-Domo ekfunkcios HEKO, oktobro 2012
  10. Unuaj gastoj en la Esperanto-Domo de Andaluzio, HEKO, 504 8-C, 22-a aprilo 2012
  11. Foto de la Naturamika Esperanto-Domo en la fotogalerio de "Marbordo de la Suno"

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti