31-a de majo
dato
(Alidirektita el 31an de majo)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2023 tagoj |
La 31-a de majo estas la 151-a tago de la jaro (la 152-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 214 tagoj restas.
Je la 31-a de majo okazis, interalie:
EventojRedakti
- 989: Pacmovado por Dio komenciĝis en Francio
- 1162: Stefano la 3-a iĝis reĝo de Hungario
- 1223: Mongolaj invadoj kaj konkeroj: Mongola Imperio venkis armeojn de Kieva Regno, Princlando Haliĉ-Volodimir Volinskij kaj de kumanoj ĉe la Kalka-rivero (nun Donecka provinco) - unua invado de mongoloj en Eŭropon
- 1293: Trupoj de Raden Wijaya venkis mongolan invadon al Javo - la dato ligita kun fondo de la urbo Surabajo
- 1433: Sigismondo la 1-a iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1468: Greka kleriko Bazilo Besariono donacis sian libraron al Venecia Respubliko, kio iĝis ĝermo de la Librejo Marciana, unu el la plej grandaj en Italio
- 1669: Samuel Pepys finis, pro malboniĝanta vidkapablo, sian faman taglibron
- 1578: Reĝo Henriko la 3-a ekis konstruon de Ponto Neuf, la plej malnova ekzistanta en Parizo
- 1578: 15 ŝipoj komandataj de Martin Frobisher eknavigis de Anglio ĝis Nordameriko por trovi Nordokcidentan pasejon
- 1592: En Krakovo okazis nupto inter Sigismondo la 3-a Vasa kaj Anna de Aŭstrio, kiu kroniĝis kiel reĝino de Pollando
- 1602: Dum pola-sveda milito la pola armeo komencis sieĝon de Biały Kamień, kiu finiĝis per kapitulaco de svedoj post 4 monatoj
- 1653: Ferdinando la 4-a iĝis reĝo de Sankta Romia Imperio
- 1689: Milito de la ligo de Augsburg: francaj soldatoj rabis kaj bruligis Katedralon de Speyer
- 1740: Frederiko la 2-a iĝis reĝo de Reĝlando Prusio
- 1779: Otomana Imperio enkondukis leĝon pri malpermeso de la albana lingvo
- 1783: Francaj pentristinoj Adélaïde Labille-Guiard kaj Élisabeth Vigée Le Brun estis kun aliaj virinoj unuan fojon akceptitaj al Reĝa Akademio pri Pentrado kaj Skulpturo
- 1847: Malfermo de la fervojo Roterdamo-Hago
- 1859: En Londono unuan fojon eksonoris Big Ben
- 1891: En Vladivostoko komenciĝis konstruado de Transsiberia fervojo - pli ol 9200 km longa
- 1894: Usona kuracisto kaj vegetarano John Harvey Kellog patentigis maizflokojn
- 1894: En Lvovo ekfunkciis unua en Aŭstrio-Hungario tramtransporto
- 1902: La 2-a brita-bura milito finiĝis
- 1910: Unio de Sud-Afriko kreiĝis
- 1911: Belfasto: en la ŝipfarejo Harland & Wolff luksa vaporŝipo RMS Titanic surakviĝis
- 1912: Malfermo de la Ŝtata Muzeo de Belartoj Puŝkin (nenio komuna kun Aleksandr Puŝkin)
- Unua mondmilito
- 1915: Pollando: inter Bolimów (proksime al Skierniewice) kaj Sochaczew germana armeo uzis 264 tunojn da likva kloro, ellasita de 12 mil ujoj lokigitaj antaŭ linio de rusaj tranĉeoj — dum dekkelkaj minutoj pereis 1200 rusiaj soldatoj, vundiĝis pli ol 3 mil (uzita kvanto da gaso kelkoble superis tiun dum gasa atako en aprilo 1915 apud Ipro)
- 1916: Mara batalo de Jutlando inter la germana kaj brita armeoj komenciĝis - la plej granda marbatalo de la milito
- 1918: Tanko Renault FT-17 debutis militkampe; reprezentantoj de ĉeĥa kaj slovaka elmigrantaro subskribis en Usono Akordon de Pittsburg pri kreo de Ĉeĥoslovakio; Asocio de Polaj Legianoj fondiĝis - organizaĵo de ekssoldatoj de Józef Piłsudski, kies unua komandanto iĝis Edward Rydz-Śmigły
- 1921: Rasa tumulto de Tulsa: oni mortigis ne malpli ol 39 personojn, sed aliaj pritaksoj de nigruloj varias de 55 ĝis ĉirkaŭ 300
- 1922: Ignaz Seipel iĝis kanceliero de Aŭstrio
- 1924: Lauri Ingman la duan fojon iĝis ĉefministro de Finnlando
- 1926: Dua Pola Respubliko: rezulte de la maja puĉo en Ĝenerala Asembleo venkis marŝalo Józef Piłsudski, kiu rifuzis la postenon de prezidento, apogante scienciston, profesoron pri kemio Ignacy Mościcki
- 1935: Barato: tertremo en Kveta (nuna Pakistano) mortigis 40 000 personojn
- Dua mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: Monumento al Frederiko Ŝopen en Varsovio estis eksplodigita de germanoj; en Parizo la pola ekzila registaro avertas pri sendado de leteroj, poŝtkartoj kaj telegramoj aŭ pakaĵoj al polaj civitanoj, restantaj sub la soveta okupado de Pollando - kio minacas ilin esti senskrupule persekutataj; en Angers aperis la lasta "Dziennik Ustaw Rzeczypospolitej Polskiej" (Taggazeto de la Leĝoj de Pola Respubliko); ĝis tiu ĉi tago al Francio alvenis 37 601 polaj ekzilitoj (al Sirio - 4 038, kiuj membriĝis al Polaj Armitaj Fortoj, kaj de Litovio al Latvio - ĉ. 1 800 viroj); Okcidenta Fronto: apud Dunkirko aliancanaj trupoj rebatis germanajn atakojn - dum la diurno evakuiĝis 68 014 soldatoj (en tio 15 mil francaj); Rumanio: nova kabineto elektiĝis
- 1941: Germanaj regopovoj validigis de la 7-a de junio 1941 la Nurenbergajn leĝojn por Provinco Vartlando; Batalo de Anglio: germanoj bombardis Dublinon malgraŭ tio, ke Irlando proklamis neŭtralecon en la milito; post germana invado brita armeo retiriĝis de Kreto; Unuiĝinta Reĝlando dum la Angl-Iraka Milito enpovigis 'Abd al-Ilah; Grekio: Manolis Glezos kaj Apostolos Santos forigis hitleran flagon de Akropolo
- 1942: Japana atako al haveno en Sidnejo kun uzo de submarŝipetoj - aliancanoj perdis 3 ŝipojn kun 21 maristoj, japanoj - 3 ŝipetojn kun 6 maristoj kaj 2 hidroplanojn; Ĉina Fronto (provinco Ĝjangŝjio): japana 11-a Armeo transiris al atako el Nanĉano-regiono por kunligiĝi kun 13-a Armeo
- 1943: En Rybienko Nowe, apud Wyszków, la trian tagon finiĝis ekzekutado de pli ol 100 poloj, kiel venĝo pro mortigo de distriktestro; en Varsovio sur ruinoj de Varsovia geto germanoj pafmortigis grupon de poloj, malliberigitoj de Pawiak, inter ili poeton Tadeusz Hollender; Pola Rezistomovado: taĉmentoj de Kamparanaj Batalionoj kaj Popola Gvardio en areo Mińsk Mazowiecki likvidis dokumentojn de kelkaj komunumoj (precize jaron poste en 15 komunumoj, simile estis en aliaj areoj); en Stanisławów oni pafmortigis regionan lakto-kontroliston kaj punis per vipado laktejestron ordonante al li ĉesigon de laboro por la okupanto; en Jędrzejów oni atencis kontraŭ Helmut Kapp, tradukisto de Gestapo kaj SS-suboficiro, kiu persone murdis 87 polojn kaj 365 judojn - venĝe germanoj pafmortigis 11 loĝantojn kaj 25 sendis al sia koncentrejo en Aŭŝvico; Usona armeo forpuŝis japanojn de Aleutaj Insuloj; Balkanoj: german-italaj trupoj fermis ringon de ĉirkaŭigo de la partizana Operaca Grupo de Ĉefa Stabo batalante en Jugoslavio
- 1944: Pola Rezistomovado: taĉmento de subleŭtenanto Zbigniew Kruszelnicki sur la vojo Kielce-Krakovo haltigis 5 aŭtomobilojn - oni senarmigis 26 germanojn, 7 mortfalis; komandata de Zygmunt Szendzielarz la 5-a brigado de Pola Enlanda Armeo atakis sukcese germanan konvojon apud Šalčininkai (dum la reveno post malfacila batalo estis pripafita de sovetaj partizanoj); en Machów (apud Opole Lubelskie) sur Vistulo polaj soldatoj sinkigis ŝipon "Tannenberg" kun germanoj kaj turkmenoj (60 pereis, 50 vundiĝis); usona 15-a Aviada Armeo (460 bombaviadiloj) atakis Ploiești
- 1945: 21-a Bomba Korpuso atakis Osakon; usona aviado faris 125 atakojn al Japanio per 5462 aviadiloj: 38 890 mortigitoj, 372 686 detruitaj domoj, 2 320 414 personoj sen tegmento super la kapo
- 1945: En postmilita Eŭropo usona armea estraro anoncis disponon pri malfondo de Nacisocialisma Germana Laborista Partio; norvega registaro revenis de Londono al Oslo
- 1946: En Kievo fondiĝis konstruoficejo de aviadiloj Antonov
- 1946: Rezulte de tertremo en turka Kurdio 839 personoj pereis
- 1950: Stalinismo: en Prago komenciĝis politika montra proceso kontraŭ Milada Horáková kaj 12 aliaj homoj
- 1952: Oni finfosis la kanalon Volgo-Don
- 1961: Proklamo de Sud-Afrika Respubliko, dum apartismo, sukcedante la Union de Sud-Afriko
- 1962: Israelo: en Ramlo estis pendumita germana militkrimulo Adolf Eichmann, respondeca pri holokaŭsto de milionoj da judoj
- 1970: Peruo: dum tertremo mortis 67 mil personoj - grandegaj rokoj disiĝis de la deklivo de Huascarán, la plej alta monto, kaj enterigis urbon Yungay, ankaŭ pereis ĉeĥoslovakaj montgrimpistoj
- 1970: La 9-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Meksiko
- 1970: Konsekrado de la Katedralo de Braziljo
- 1970: Apostolo de Andaluzio Juan de Ávila estis kanonizita de la papo Paŭlo la 6-a
- 1972: Richard Nixon kiel unua prezidento de Usono alvenis al Pollando
- 1977: Funkciigo de Trans-Alaska Naftodukto liganta Prudhoe Bay kun Marbrako de Princo Vilhelmo
- 1981: En Varsovio okazis entombiga ceremonio de la primaso de Pollando Stefan Wyszyński, kiu iĝis granda patriota-religia manifestacio
- 1984: En Varsovio komenciĝis proceso de 2 sanitariistoj de ambulanco, 2 milicanoj kaj 2 kuracistoj akuzitaj pri kaŭzo de la morto de Grzegorz Przemyk, mortbatita kiam li festis trapason de abiturienta ekzameno - laborantoj de ambulanco estis kondamnitaj al puno de 2-2,5 jaroj de mallibero
- 1986: La 13-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Meksiko
- 1987: Nova kategorio de internaciaj trajnoj EuroCity fondiĝis
- 1989: Varsovio: Asocio de Polaj Verkistoj fondiĝis, kies unua membro iĝis Czesław Miłosz
- 1998: Geri Halliwell forlasis muzikan grupon Spice Girls
- 2002: La 17-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Japanio kaj Sud-Koreio
- 2003: En Sankt-Peterburgo estis solene inaŭgurita rekonstruita Sukcena Ĉambro - okaze de la 300-jariĝo de la urbo
- 2003: En Litovio estiĝis Liberala kaj Centra Unio
- 2003: Ringa suna eklipso videbla en Eŭropo, Azio kaj Nordameriko
- 2004: Brita televida serio Peppa Pig aperis
- 2005: Dominique de Villepin iĝis ĉefministro de Francio
- 2005: Rusia entreprenisto Miĥail Ĥodorkovskij estis kondamnita al 9-jara malliberigo pro fraŭdoj
- 2005: Artikolo en la revuo "Vanity Fair" malkaŝis, ke la sekreta informanto konata kiel "Profunda Gorĝo", kiu informis pri la Skandalo Watergate, estis estinta FBI-direktoro - Mark Felt
- 2006: Nederlando: pli ol 60 jarojn post la Batalo de Arnhemo la Militista Ordeno de Vilhelmo estis atribuita al la pola Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado, kaj generalo Stanisław Sosabowski estis postmorte premiita per Bronza Leono
- 2007: Pollando: juĝejo en Katowice verdiktis pri kulpo de komunista krimo por ĉiuj 17 akuzitaj milicanoj, kiuj pafmortigis 9 ministojn, strikantaj post enkonduko de la milita stato en Pollando
- 2008: Jamajka kuristo Usain Bolt starigis mondrekordon en kurtadistanca kuro de 100 m - 9,58 s
- 2010: Mediteraneo: Israela mararmeo atakis pacan konvojon de ŝipoj kun helpo por suferantoj de la Gaza Sektoro - mortis 10 aktivistoj, vundiĝis ĉ. 30 kaj 4 israelaj soldatoj
- 2010: Prezidanto de Germanio Horst Köhler memvole kaj surprize tuj eksprezidentiĝis
- 2013: La asteroido 1998 QE2 kun sia luno pleje alproksimiĝis al la Tero por la du jarcentoj
- 2014: En Varsovio okazis la 18-a Scienca Pikniko pri la ĉeftemo Tempo
- 2017: Zoran Zaev iĝis ĉefministro de Nord-Makedonio
- 2018: Federacie Administrataj Tribareoj en okcidenta Pakistano estis alligitaj al Ĥajber-Paŝtulando
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 97-a tago de la rusa agreso: En Donbaso ukrainoj reĵetis 8 atakojn - Severodonecko duone okupita, oni batalas surstrate; rusiaj solduloj el Grupo Wagner, fondita de Dmitrij Utkin, estis likviditaj; en Poltavo du soldatoj estis kondamnitaj al 11 jaroj kaj duono pro pripafo de lernejo kaj loĝdomoj en Ĥarkivo per raketoj "Grad" la 24-an de februaro de lernejo kaj loĝdomoj en Ĥarkivo — oni identigis pli ol 600 militkrimulojn kaj komencis punan juĝadon kontraŭ 80 rusiaj civitanoj; en Ĥarkivo sub rubaĵoj de bombita komence de la milito kolektiva loĝejo oni trovis 4 korpojn; la Verĥovna Rada eksigis ombudsmanon Ludmila Denisova akuzita pro "tro drasta" priskribo de seksperfortoj faritaj de rusiaj soldatoj
- Mondreago: Eŭropa Konsilio aprobis la 6-an faskon da sankcioj (dum kelkaj semjnoj haltigata de Hungario) kun la embargo al nafto kontraŭ Rusio kaj ties plej granda banko, ankaŭ kontraŭ patriarko de la Rusa Ortodoksa Eklezio kaj la eksa edzino de Putin; Gazpromo ĉesis liveradon de gaso al Nederlando, pro ties neplenumado de la postulo pagi en rusaj rubloj; Litovio kaj Slovakio transdonis militistan helpon al ukraina armeo; laŭ germanaj amaskomunikoj ekde fino de marto Germanio ne donis al Ukrainio signifan armilan helpon
- 2023: Pasinttage okazis 11 atakoj de ukraina aviado al grupiĝoj de rusiaj soldatoj kaj armilaro, kaj super Ukrainio estis paffligitaj 32 senpilotaj aviadiloj-kamikazoj; naŭ geloĝantojn de Kievo polico transdonis al Sekurec-Servo de Ukrainio pro enretaj surbendigaĵoj pri aktivrco de aerdefendo; Volodimir Zelenskij distingis postmorte 121 ukrainajn soldatojn per la ordenoj "Bohdan Ĥmelnickij"; ukraina aemeo detruis pere de senpilota aviadilo kaj artilerio la stacion de elektronika batalo servanta al kontraŭbatalo de senpilotaj aviadiloj; ukrainaj regopovoj asertis, ke sur la teritorio de Rusio estas entenataj 27 mil ukrainaj civiluloj; antaŭ Internacia Tago de la infano Volodimir Zelenskij rememoris ke Rusio mortigis 483 ukrainajn infanojn — ĉefino de UNICEF rimarkis, ke la nombro de konfirmitaj viktimoj inter infanoj trapasis jam 500, ĉirkaŭ 1000 estis vunditaj; Defendo de Homrajtoj Krimea Solidareco anoncis ke rusa militista juĝejo en Rostov-na-Donu kondamnis sub riproĉo de "terorismo" 4 krime-tatarojn al 17 kaj 12 jaroj da mallibero
- Mondreago: Pasinttage neidentigitaj senpilotaj aviadiloj atakis antaŭurbojn de Moskvo, i.a. la plej prestiĝan kvartalon; WHO: nombro de rusaj atakoj al medicinejoj en Ukrainio trapasis mil - en 1 004 atakoj pereis ne malpli ol 101 personoj, sanprizorgistoj kaj pacientoj; guberniestro de Belgoroda provinco informis pri pripafo de rusa urbeto Ŝebekino, 4 personoj estis vunditaj; guberniestro de Krasnodara regiono informis pri incendio de nafta rafinejo (atakita per senpilotaj aviadiloj ankaŭ la 4-an kaj 5-an de majo); el Belgoroda provinco 300 infanoj estos evakuitaj al Voroneĵo; Britio: en majo Rusio faris 20 aeratakojn al Ukrainio; ukraina armeo ricevos de Svedio modernajn batalveturilojn de infanterio CV-90; subita morto de deputito el putinisma partio al Dumao; porparolanto de Germanio diris, ke Ukrainio havas rajton ataki teritorion de Rusio, ĉar tio kvalifikiĝas kiel memdefendo; Pollando deportas estintan FSB-agenton el Dagestano, kiu petis azilon post perpieda trapaso de la pola-belorusa landlimo; fondinto de Grupo Wagner malkaŝis, ke komence de aprilo pereis soldulo el Irako
NaskiĝojRedakti
- 1048: Omar Ĥajam, persa poeto, astronomo, filozofo, kuracisto kaj matematikisto, kies robaioj estis eperantigitaj (m. 1131)
- 1443: Damo Margaret Beaufort, angla nobelino (m. 1509)
- 1469: Emanuelo la 1-a, reĝo de Portugalio persekutinta judojn kaj maŭrojn - dum lia reĝotempo Vasco da Gama malkovris maran vojon de Eŭropo al Barato (m. 1521)
- 1557: Fjodor la 1-a Ivanoviĉ, caro de Rusio, la lasta el dinastio Rjurik (m. 1598)
- 1613: Johano Georgo la 2-a, princo de germana dinastio Wettin (m. 1680)
- 1640: Mikaelo Korybut Wiśniowiecki, reĝo de Pollando, poligloto (m. 1673)
- 1656: Marin Marais, franca gambovjolisto (m. 1728)
- 1732: Hieronymus von Colloredo, salcburga princĉefepiskopo (m. 1812)
- 1769: Johann Traugott Leberecht Danz, germana teologo kaj historiisto (m. 1851)
- 1773: Ludwig Tieck, germana verkisto kaj tradukisto (m. 1853)
- 1813: Ödön Székely, hungara instruisto, verkisto (m. 1915)
- 1817: Georg Herwegh, germana socialista-revolucia poeto kaj tradukisto (m. 1875)
- 1819: Walt Whitman, usona poeto, ĵurnalisto kaj humanisto, kreinto de libera verso (m. 1892)
- 1822: Edward Dembowski, pola filozofo, publicisto, por-sendependa aganto organizinta ribelon en Libera Urbo Krakovo (m. 1846)
- 1838: Karl Keil, germana skulptisto (m. 1889)
- 1847: Auguste Pavie, franca diplomato, etnologo kaj esploristo en Franca Hindoĉinio (m. 1925)
- 1857: Pio la 11-a, papo (m. 1939)
- 1863: Francis Younghusband, brita oficiro, esploristo kaj mistikulo (m. 1942)
- 1865: István Chernel, hungara ornitologo, filo de Kálmán Chernel (m. 1922)
- 1866: Alajos Paikert, hungara politikisto, muzeologo, muzeestro, subministro (m. 1948)
- 1872: Friedrich Gerstäcker, germana verkisto kaj vojaĝisto tra Usono, Suda Ameriko kaj Aŭstralio (m. 1872)
- 1982: Endre Wild, hungara, rumania hungara redaktoro, romkatolika eklezia verkisto (m. 1969)
- 1883: Lauri Kristian Relander, dua prezidento de Finnlando (m. 1942)
- 1885: Jolán Simon, hungara aktorino, dadaisma deklamistino (m. 1938)
- 1887: Saint-John Perse, franca Nobelpremiita poeto kaj diplomato (m. 1975)
- 1897: Lajos Kökény, hungara ĵurnalisto kaj parlamenta stenografiisto, fondinto, redaktoro kaj eldonisto de "Hungara Heroldo", afergvidanta vicprezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo, Esperanto-anoncisto de Hungara Radio, redaktoro de la Enciklopedio de Esperanto, ĉefredaktoro de "Hungara Vivo", laboranto por Esperanto en Paneŭropa Movado (m. 1985)
- 1907: Gheorghe Arsenescu, rumana subkolonelo, postmilite kontraŭkomunista partizano, ekzekutita (n. 1962)
- 1907: Peter Fleming, angla verkisto famiĝinta pro siaj vojaĝraportoj al Meksiko, Brazilo kaj Ĉinio (m. 1971)
- 1908: Bálint Zólyomi, hungara botanikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1997)
- 1911: Maurice Allais, franca Nobelpremiita ekonomikisto kaj inĝeniero, kontraŭulo de tutmondiĝo (m. 2010)
- 1913: László Erős, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1998)
- 1914: Endre Makkai, rumania hungara pastro, etnografo, redaktoro (m. 1998)
- 1914: Ödön Nagy, rumania hungara etnografo (m. 1995)
- 1915: Feiko Munniksma, nederlanda ekonomikisto, partoprenanto de la Nederlanda rezistado kontraŭ germana okupado, ĉefredaktoro de Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro, Esperanto-tradukisto (m. 1990)
- 1918: Valda Vinař, ĉeĥa reĝisoro, poeto, tradukisto kaj Esperanto-verkisto, partoprenanto de Belartaj Konkursoj de UEA (m. 1981)
- 1923: Rainier la 3-a, princo de Monako (m. 2005)
- 1926: James Krüss, germana verkisto de porinfana literaturo (m. 1997)
- 1929: Aladár Zoltán, hungara komponisto, laŭreato de premio George Enescu (m. 1978)
- 1929: Geneviève Immè, franca instruistino kaj verkistino latinlingva (m. 2012)
- 1930: Clint Eastwood, usona aktoro kaj reĝisoro, konata de la filmo Leteroj el Iwo Jima
- 1931: Walery Pisarek, pola sociolingvistikisto kaj spertulo pri amaskomunikiloj, honora membro de Internacia Asocio pri Esploro de Amaskomunikiloj kaj Komunikado (m. 2017)
- 1933: Kristóf Zsizsmann, rumania hungara matematikisto, naturscienca faktradukisto
- 1933: Norbert Leser, aŭstra filozofo kaj juristo (m. 2014)
- 1941: Roland Girtler, aŭstra sociologo kaj kulturantropologo, profesoro
- 1943: György Matekovits, rumania hungara kuracisto
- 1943: Zoltán Rohonyi, rumania hungara, hungara literaturhistoriisto (m. 2013)
- 1945: Rainer Werner Fassbinder, germana reĝisoro, aktoro kaj scenaristo (m. 1982)
- 1945: Laurent Gbagbo, prezidento de Eburbordo, fondinto de Eburborda Popola Fronto
- 1948: Svjatlana Aljeksijeviĉ, belorusa Nobelpremiita verkistino, verkanta en la rusa lingvo
- 1951: Serge Brussolo, franca verkisto konata de sciencfikcio
- 1959: Zoltán Pánczél, rumania hungara entreprenisto, manaĝero (m. 2013)
- 1962: Victoria Ruffo, meksika aktorino rolanta en telenoveloj
- 1963: Viktor Orbán, ĉefministro de Hungario, prezidanto de politika partio Fidesz
- 1963: Árpád Szabó, rumania hungara ekonomikisto, universitata profesoro
- 1965: Brooke Shields, usona aktorino, rolinta en situacia komedio Du kaj duono da homoj
- 1974: Orsolya Kirkósa, hungara operkantistino (soprano), elmigrinta al Nederlando
- 1976: Colin Farrell, irlanda filma kaj televida aktoro
- 1981: Sándor Előd Ősz, rumania hungara pastro, arkivisto
- 1989: Pablo Alborán, hispana kantisto, komponisto, kantaŭtoro
- 2001: Iga Świątek, pola tenisistino, gajnintino de French Open
MortojRedakti
- 1076: Waltheof, grafo de Northumbria, Anglio, la sola nobelo formale ekzekutita de Vilhelmo la Konkerinto (n. 1050)
- 1162: Géza la 2-a, reĝo de Hungario el Arpad-dinastio (n. 1130)
- 1246: Izabela de Angulemo, dua edzino de Johano (Anglio) (n. 1188)
- 1410: Marteno la 1-a, reĝo de Aragono, Valencilando (n. 1396)
- 1524: Kamila Baptista el Varano, itala mistikulino, katolika sanktulino (n. 1458)
- 1525: Martinus Dorpius, nederlanda humanisto, eldonisto kaj teologo, profesoro de la Katolika universitato de Loveno (n. 1485)
- 1574: Karlo la 9-a, reĝo de Francio el la Domo de Valois permesinta masakron de la Sankta-Bartolomea tago(n. 1550)
- 1594: Tintoretto, itala pentristo de la Venecia Skolo (n. 1518)
- 1740: Frederiko Vilhelmo la 1-a, princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio (n. 1688)
- 1806: Michael von Melas, aŭstra generalo, transilvania batalkampa marŝalo dum Napoleonaj Militoj (n. 1729)
- 1809: Jean Lannes, franca tinkturisto kaj marŝalo (n. 1769)
- 1809: Joseph Haydn, aŭstra komponisto de la Viena klasikismo (n. 1732)
- 1810: William Martin, angla naturalisto kaj paleontologo esploranta fosiliojn por studado de la natura historio (n. 1767)
- 1832: Évariste Galois, franca matematikisto kontribuinta al evoluo de algebro kaj solvebleco de polinomoj (n. 1811)
- 1867: Théophile-Jules Pelouze, franca kemiisto kaj apotekisto (n. 1807)
- 1868: František Sušil, ĉeĥa katolika pastro, organizanto de patriotisma movado en Moravio, poeto, tradukisto kaj kolektinto de popolaj kantoj (m. 1804)
- 1872: Friedrich Gerstäcker, germana verkisto, aŭtoro de vojaĝraportoj tra Usono, Suda Ameriko kaj Aŭstralio (n. 1816)
- 1875: Eliphas Lévi, franca okultisto, framasono kaj verkisto kontribuinta al renaskiĝo de magio en la 20-a jarcento (n. 1810)
- 1881: István Gorove, hungara politikisto, ministro, ekonomikisto, membro de Hungara Scienca Akademio, filo de László Gorove (n. 1819)
- 1910: Elizabeth Blackwell, unua usona kuracistino (n. 1821)
- 1927: Zoltán Ferenczi, hungara literaturhistoriisto, bibliotekisto kaj bibliografo (n. 1857)
- 1937: Viktor Győző Schreyer, rumania hungara advokato, poeto, verkisto, redaktoro (n. 1846)
- 1944: Endre Kőrös, hungara verkisto, instruisto, tradukisto (n. 1872)
- 1957: Leopold Staff, pola poeto kaj tradukisto, kies poeziaĵojn esperantigis Julian Tuwim, dum germana okupado lia tuta verkaro estis destinita al detruo (n. 1878)
- 1959: Ede Zathureczky, hungara violonisto, altlerneja instruisto, framasono (n. 1903)
- 1960: Willem Elsschot, flandra verkisto kaj poeto (n. 1882)
- 1962: Adolf Eichmann, germana nazia funkciulo, partopreninto de la Wannsee-konferenco, plenumanto de la fina solvo pri holokaŭsto, membro de SS, Sicherheitsdienst, Gestapo, ekzekutita (n. 1906)
- 1970: Zoltán Fábry, hungara-slovaka verkisto (n. 1897)
- 1971: Massimo Campigli, itala-germana pentristo (n. 1895)
- 1974: János Karácsony, hungara instruisto, pentristo (n. 1899)
- 1981: István Szász, rumania hungara ĵurnalisto, rakontisto (n. 1910)
- 1982: Marinko Ĝivoje, kroata redaktoro, bibliotekisto, oficisto en Ljubljano de Jugoslavia Esperanto-Federacio, Esperanto-vortaristo, redaktoro de "Sennacieca Revuo" kaj "Scienca Revuo", aŭtoro de Esperantonimoj (n. 1919)
- 1987: József Markos, hungara artisto, parodiisto (n. 1912)
- 1996: Timothy Leary, usona verkisto, psikologo, inspirinto de la hipia movado (n. 1920)
- 1998: János Márton, hungara aktoro kaj dramverkisto (n. 1921)
- 2000: Tito Puente, portorika komponisto, ĵaza kaj mamba muzikisto (n. 1923)
- 2000: Petar Mladenov, prezidento de Bulgario, kreinto de la Bulgara Socialisma Partio (n. 1936)
- 2001: Torben Kehlet, dana esperantisto kaj eldonisto, aganta sub la markoj Eldonejo TK (Danlando) kaj Eldonejo TK/Stafeto (Belgio), eldonisto i.a. de La Nobla Korano, ABZ de amo aŭ la revuo "Monato", delegito de UEA kaj dumviva membro de UEA (n. 1941)
- 2006: Raymond Davis Jr., usona fizikisto Nobelpremiita pro detektado de kosmaj neŭtrinoj (n. 1914)
- 2007: Elemér Gál, hungara verkisto, instruisto kaj ĵurnalisto (n. 1929)
- 2011: Hans Keilson, germana-nederlanda verkisto kaj psikiatro (n. 1909)
- 2011: Leendert Deij, nederlanda laboristo kaj maristo, aktivulo de Laborista Esperanto-movado, aŭtoro de himnoj por Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Esperanta Civito, kontribuanta i.a. al "Malgranda Revuo", "Heroldo de Esperanto", "Literatura Foiro" (n. 1919)
- 2014: Ildikó Bárányiné László, rumania hungara kuracistino, verkistino (n. 1937)
- 2015: Karl Wlaschek, aŭstra entreprenisto, konata de nutraĵvendejoj kaj parfumaĵvendejoj (n. 1917)
- 2016: Rupert Neudeck, germana teologo kaj ĵurnalisto okupiĝinta pri rifuĝintoj, spertulo pri politika etiko (n. 1939)
- 2020: Sándor Kolozsvári Puskás, transilvania skulptisto (n. 1928)
- 2020: Christo, bulgara-franca pentristo, konata de kovrado de ĉiutagaj objektoj per ne-travideblaj plastaj materialoj (n. 1935)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Vizito de la Beata Virgulino Maria, iniciatita en 1263 de Sankta Bonaventura, alidatita ekde 1969, en luteranismo kaj anglikanismo la 2-an de julio
- Kamila Baptista el Varano, itala princino, monaĥino, mistikulino kaj sanktulino
- Monda Tago sen Tabako - iniciatita de Monda Organizaĵo pri Sano aprile 1988
- Pollando: Tago de Blanka cikonio, ekde 2003
Tagoj de semajnoRedakti
La 31-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.