Batalo de Jutlando
La batalo de Jutlando (31-an de majo – 1-an de junio 1916) estis la plej granda batalo inter la brita kaj la germana mararmeoj, dum la Unua Mondmilito. La batalo okazis en la Skagerrak-markolo – kiu ligas la Nordan kaj la Baltan marojn -, 100 km de la dania Jutlando.
Batalo de Jutlando | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Unua Mondmilito | |||||||
Mapo de la batalo
| |||||||
ĉemara batalo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Floto de Alta Maro de la Kaiserliche Marine | Granda Floto de la Royal Navy | ||||||
Komandantoj | |||||||
Reinhard Scheer Franz von Hipper |
John Jellicoe David Beatty | ||||||
Forto | |||||||
16 ŝirmittranseptoj 5 bataltranseptoj 6 pre-dreadnoughts 11 malpezaj transeptoj 61 torpedoboatoj |
28 ŝirmittranseptoj 9 bataltranseptoj 8 ŝirmittranseptoj 26 malpezaj transeptoj 78 destrojeroj | ||||||
Perdoj | |||||||
2.551 mortintoj 507 vunditoj 1 bataltransepto 1 pre-dreadnought 4 malpezaj transeptoj 5 torpedoboatoj |
6.094 mortintoj 510 vunditoj 177 malliberuloj 3 bataltranseptoj 3 ŝirmittranseptoj 8 destrojero | ||||||
La germanan mararmeon komandis Reinhard Scheer kaj Franz von Hipper, la britajn John Jellicoe kaj David Beatty. Posttagmeze, la 4-an horon ambaŭ armeoj ekpafadis, la britoj suferis gravajn perdojn, retiriĝis kaj ŝipis al ĉefaj fortoj de Jellicoe. La germanoj sekvis ilin kaj la batalo rebrulis du horojn poste. La krepusko estis favora por la britoj, tiel Scheer baldaŭ evitis la malamikajn fortojn. Kiam la germana ŝiparo ŝanĝis direkton al la hejmo, trafis la britan floton. La britoj intence manovris tiel, por ke ili alvenu inter la germanaj ŝipoj kaj la apogbazoj.
Scheer komandis ataki la britan floton per detru-ŝipoj kaj aliaj malpezaj ŝipoj, dum la pezaj batalŝipoj povas retiriĝi. Jellicoe same evitis la atakon –timante forton de la torpedoŝipoj – tiel la batalo finiĝis sendecide.
Ambaŭ batalinta parto deklaris sin venkinto: la germanoj sinkigis, detruis pli da ŝipoj ol la britoj, dum la britoj rezervis siajn poziciojn en la Norda maro.