Maja puĉo

puĉo en Pollando en 1926

La maja puĉo (maja ŝtatrenverso, maja atenco; pole przewrót majowyzamach majowy) estis puĉo realigita en Pollando fare de marŝalo Józef Piłsudski inter la 12-a kaj 14-a de majo 1926. La puĉo forigis la registaron de prezidanto Stanisław Wojciechowski kaj ĉefministro Wincenty Witos. Establita estis nova registaro gvidata de Kazimierz Bartel, profesoro de Lviva Politekniko.

Marŝalo Józef Piłsudski sur la Ponto Poniatowski la 13-an de majo 1936. De maldekstre: Kazimierz Stamirowski, Marian Żebrowski, Gustaw Orlicz-Dreszer, Józef Piłsudski, Władysław Jaroszewicz kaj Michał Galiński.
Piłsudski (centre) sur la Ponto Poniatowski en Varsovio la 12-an de majo 1926, dum la maja puĉo. Dekstre staras generalo Gustaw Orlicz-Dreszer.
Atako de soldatoj de Piłsudski ĉe Aleje Jerozolimskie en Varsovio
La unua registaro de Kazimierz Bartel post la ĵuro la 15-an de majo 1926
Memortabulo al la viktimoj de la puĉo

Komence oni proponis la prezidantecon al Piłsudski, sed li rifuzis favore al Ignacy Mościcki. Piłsudski tamen restis la plej influa politikisto en Pollando kaj estis "griza eminenco" ĝis sia morto en 1935.

Preparoj redakti

En novembro 1925 la registaro de ĉefministro Władysław Grabski estis anstataŭigita de la registaro de ĉefministro Aleksander Skrzyński, kiu ricevis subtenon de Nacia Demokratio kaj Pola Partio Socialista (PPS). Ĝeneralo Lucjan Żeligowski fariĝis ministro de armeaj aferoj. Tamen post kiam PPS retiris sian subtenon, ĉi tiu registaro ankaŭ falis kaj estis anstataŭigita de tiu de ĉefministro Wincenty Witos, formita de Pola Popola Partio "Piast" kaj Kristana Asocio de Nacia Unueco (Chjeno-Piast). La nova registaro havis eĉ malpli da subteno ol la antaŭaj. La deklaroj de Józef Piłsudski, kiu vidis la konstantajn movojn de la potenco en Sejmo (malsupera ĉambro de la pola parlamento) kaosaj kaj detruaj, gvidis al puĉo.

Krom la hejma tumulto, la polan politikon skuis kaj komerca milito kontraŭ Germanio komencita en junio 1925, kaj la subskribo de la Traktatoj de Locarno la 16-an de oktobro. Per la kontrakto la okcidenteŭropaj aliancanoj de la unua mondmilito kaj la novaj landoj de centra kaj orienta Eŭropo volis sekurigi postmilitajn teritoriajn gajnojn je la prezo de normaligo de rilatoj kun malvenkinta Germanio.

Puĉo redakti

La 10-an de majo 1926 formiĝis koalicia registaro de Kristanaj Demokratoj kaj Agraristoj. La saman tagon Józef Piłsudski en intervjuo donita al Kurier Poranny (la Matena Kuriero) diris, ke li "pretas batali kontraŭ la malbono" de Sejmokratio kaj promesis sanacion (resanigon) de la politika vivo. La eldono de la ĵurnalo estis konfiskita de la aŭtoritatoj.

Dum la nokto inter la 11-a kaj 12-a de majo la varsovia garnizono deklaris alarman staton. Kelkaj trupoj marŝis al Rembertów, kie la soldatoj ĵuris sian subtenon al Piłsudski. La 12-an de majo ili marŝis al Varsovio kaj kaptis pontojn sur Vistulo. Dume la registaro de Wincenty Witos deklaris krizostaton.

Ĉirkaŭ la 17-a horo marŝalo Piłsudski renkontis prezidanton Stanisław Wojciechowski sur la Ponto Poniatowski. Piłsudski postulis eksiĝon de la registaro de Witos, dum Wojciechowski postulis kapitulacon de Piłsudski. Ĉar la intertraktado donis neniun rezultoj, ĉirkaŭ la 19-a horo komenciĝis batalado.

La sekvan tagon komenciĝis nova serio de intertraktadoj, en kiuj mediaciis ĉefepiskopo Aleksander Kakowski kaj sejmmarŝalo Maciej Rataj. La intertraktadoj tamen alportis neniun ŝanĝon. La 14-an de majo Pola Partio Socialista deklaris sian subtenon al la ribeluloj kaj alvokis al ĝenerala striko, kion subtenis la Fervojista Sindikato (Związek Zawodowy Kolejarzy). La striko de socialistaj fervojistoj paralizis la trafikon kaj malebligis al la por-registaraj taĉmentoj atingi Varsovion.[1]

Por preventi ke la bataloj en Varsovio ŝanĝiĝu al tutlanda interna milito, Wojciechowski kaj Witos demisiis.

Dum tiuj eventoj 215 soldatoj kaj 164 civiluloj estis mortigitaj kaj ĉ. 900 homoj estis vunditaj.

Formiĝis nova registaro gvidata de ĉefministro Kazimierz Bartel, kun Piłsudski kiel ministro de militistaj aferoj. La 31-an de majo la Nacia Asembleo (Zgromadzenie Narodowe) nomumis Piłsudski prezidanto, sed li rifuzis. Poste Ignacy Mościcki fariĝis la nova prezidanto; Piłsudski, tamen, havis fakte pli grandan potencon ol oficiale donis al li la ministra posteno.

Konsekvencoj redakti

Piłsudski iniciatis aŭtoritaran regadon de Sanacja (1926–39), celanta reenkondukon de morala "sano" al la publika vivo. Kvankam ĝis sia morto en 1935 Piłsudski ludis dominan rolon en la registaro de Pollando, liaj formalaj oficoj - krom dufoja ĉefministreco en 1926-28 kaj 1930 - estis grave limigitaj ĝis tiuj de ministro de defendo kaj inspektoro-generalo de la armitaj fortoj.

La alpreno de nova pola konstitucio en aprilo 1935 (la Aprila Konstitucio), preparita de subtenantoj de Piłsudski laŭ liaj instrukcioj, enkondukis fortan oficon de prezidanto. La konstitucio validis en Pollando ĝis la dua mondmilito kaj estis uzata de la registaro en ekzilo dum kaj post la milito.

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Joseph Rothschild, Pilsudski's Coup D'État, Columbia University Press, 1967, ISBN 0-231-02984-5.

Eksteraj ligiloj redakti