Krizostato estas registara decido kaj deklaro kiu celas interrompi certajn normalajn funkciojn de registaro, por atentigi civitanojn ŝanĝi iliajn normalajn kondutojn, aŭ por ordigi ŝtatajn agentejojn efektivigi preparitecon kontraŭ krizokazaj planoj. Ĝi povas ankaŭ esti uzita kiel raciigo por interrompi civitanajn liberecojn. Tielaj deklaroj kutime okazas dum tempo de kataklismo, dum periodoj de civila agitado, aŭ sekvas deklaron de milito (tial, en demokrataj landoj multaj vokas ĝin "militleĝo", plejofte kun nekritika intenco).

En iuj landoj, la krizostato kaj siaj efikoj sur la civitanaj liberecoj kaj registara procedo estas reguligita de la konstitucioleĝo. Tiuj limigas la potencojn kiuj povas esti alvokitaj dum krizo aŭ interrompo de rajtoj. Estas ankaŭ ofte kontraŭleĝe modifi la krizan leĝon aŭ Konstitucion dum la krizo.

Tamen ĝuste en diktatoraj reĝimoj ofte deklaro de krizostato estas longedaŭra, kondiĉe, ke la reĝimo daŭras. En iuj situacioj, militleĝo ankaŭ estas deklarita, permesante al la militistaro pli grandan aŭtoritaton al ago.

Vidu ankaŭ redakti