Civilaj liberecojpersonaj liberecoj estas personaj garantioj de homaj rajtoj kaj liberecoj kiujn la registaroj ne rajtas malobei, ĉu laŭleĝe ĉu laŭ juĝista interpreto, sen deviga proceso. Kvankam la enhavo de la termino diferencas inter landoj, la civilaj liberecoj (aŭ simple liberoj) povas inkludi ekzemple la protekton de la pensolibero, la gazetarlibereco, la religilibero, la parollibereco, la kunvenlibereco, la rajto al la sekureco kaj la libero, la esprimlibereco, la rajto al la privateco, la rajto al egaleca traktado fare de la leĝaro kaj de la juraj procesoj, la rajto al justa juĝo, kaj la rajto al la vivo. Aliaj civilaj liberecoj estas la rajto al propra posedo, la rajto al memdefendo, kaj la rajto al la korpa integreco. Ene de la distingoj inter civilaj liberecoj kaj aliaj tipoj de libero, ekzistas distingoj inter pozitivaj liberoj/pozitivaj rajtoj kaj negativaj liberoj/negativaj rajtoj.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Dershowitz, Alan. "Preserving Civil Liberties." Arkivigite je 2020-03-31 per la retarkivo Wayback Machine Reflections on the Fractured Landscape, spec. sec. of Chronicle of Higher Education, Chronicle Review, September 28, 2001. Alirita la 11an de Aŭgusto, 2006.
  • Smith, Jean Edward, kaj Herbert M. Levine. Civil Liberties and Civil Rights Debated. Englewood Cliffs, NJ: Prentice Hall, 1988.