Jolán Simon [ŝimon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simon Jolán estis la unua hungara dadaisma deklamisto, aktoro. Ŝia nomo post la 2-a geedziĝo estis laŭ hungara sistemo Kassákné Simon Jolán.

Jolán Simon staras dekstre la dua (en griza vesto)

Jolán Simon [1] Arkivigite je 2016-08-20 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 31-an de majo 1885 en Budapeŝto, ŝi mortis la 24-an de septembro 1938 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jolán Simon jam kiel infano servis ĉe grafa familio. Ŝi aĝis 17, kiam ŝi edziniĝis al simpla laboristo. Ŝi naskis 3 gefilojn. Kun sia edzo ili ofte vizitis laboristajn kunvenojn, kie ŝi elstaris pro inteligenteco kaj lerteco. Ŝi forlasis la edzon kun la gefiloj. En 1909 dum la laboristaj kunvenoj ŝi konatiĝis kun Lajos Kassák, iom poste ili vivis kune. Ŝi frekventis privatan aktoran lernejon de Kálmán Rózsahegyi kaj ŝi aranĝis deklamistan koruson. Post falo de la Hungara Sovetrespubliko Kassák estis serĉata fare de la polico, ili rifuĝis al Vieno. Ŝi estis libera, tial ŝi aranĝis deklamistajn kunvenojn en Budapeŝto, Vieno, Prago, Berlino, Košice, kie ŝi prezentis verkojn de Kassák, Sándor Barta, Kurt Schwitters, Richard Huelsenbeck, Hugo Ball, Guillaume Apollinaire, Blaise Cendrars. En 1926 la planata aresto de Kassák estis retirita, tial ili hejnenvenis. Ŝi daŭris la deklamajn aranĝaĵojn. En 1928 Kassák kaj ŝi geedziĝis. Ŝi deklamis eĉ en Muzikakademio, sed tiuj agoj iĝis suspektindaj por la polico, fine la prezentaĵoj estis malpermesitaj. Ŝia kontakto kun Kassák malboniĝis, eĉ ŝi sinmortis. Anna Kéthly faris la funebran parolon.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti