Teniso

sporto ludata per rakedo kaj malgranda pilko
(Alidirektita el Tenisisto)

Teniso estas rakedsporto, kutime ludata de du homoj, sed ankaŭ foje de kvar homoj (para teniso). Specifa para ludo estas la ambaŭseksa para ludo, kiam ĉiu teamo konsistas el unu viro kaj unu virino. Estas principe tri kategorioj de tenisejo, nome la gazona, malmola kaj batita terenoj.

Teniso
Aktuala monda unuulo Novak Đoković
Aktuala monda unuulo Novak Đoković
Fakoj
Duludo kaj kvarludo
Kulminaj konkursoj
Wimbledon 1877–
US Open 1881–
French Open 1891–
Australian Open 1905–
Olimpika turniro 1896–1924, 1988–
Internacia federacio
Nomo: ITF (ITF)
Fondita: 1-an de marto 1913
TTT: itftennis.com
Rilataj paĝoj
Kategorio:Teniso
Information icon.svg
vdr
Tenisrakedo kaj pilkoj.
Manpremo ĉe la reto post tenismatĉo.

Dumlude, la ludantoj ĉiam devas revenigi la pilkon per siaj rakedoj al kontraŭa kampo, provante samtempe malebligi tion al oponanto(j).

HistorioRedakti

AntaŭaĵojRedakti

Franca prateniso nomiĝas Jeu de Paume (ludo per manplato) kaj ludiĝis en monaĥejkortoj kaj poste en pilkoludejoj sur oktangula kampo. Ludantoj ĵetis pilkon de unu flanko, batante ĝin super reto kontraŭ vando, kiu troviĝis laŭ ludkampo. Spektantoj sidis kontraŭavande. Linioj apartigis kampon en kvar 15 colojn (apenaŭ 40 centimetrojn) larĝajn je reto paralelajn striojn.

 
Jeu de paume en la 17a jarcento.

Historiistoj kredas, ke la antikva origino de la ludosporto estas en la 12a jarcento en norda Francio, kie la pilko estis frapita per la manplato.[1] Ludoviko la 10-a de Francio estis entuziasma ludanto de jeu de paume ("ludo de manplato"), kio evoluis en reĝa teniso, kaj iĝis elstara kiel la unua persono kiu konstruis subtegmentan tenisejon en la moderna stilo. Ludoviko estis malkontenta ludante tenison subĉiele kaj pro tio li havis subtegmentajn fermitajn ludejojn faritajn en Parizo "ĉirkaŭ la fino de la 13a jarcento".[2] Baldaŭ tiu desegno etendiĝis tra reĝaj palacoj tra la tuta Eŭropo.[2] En junio 1316 en Vincennes, Val-de-Marne, kaj post partikulare laciga ludo, la reĝo Ludoviko trinkegi grandan kvanton da malvarma vino kaj poste mortis ĉu pro pneŭmonito aŭ pro pleŭrezio, kvankam estas ankaŭ suspekto de venenigo.[3] Pro la tiutempaj rakontoj de lia morto, Ludoviko la 10-a estas la unua tenisisto konata per sia nomo en la historio.[3] Alia el la fruaj entuziasmuloj de la ludo estis la reĝo Karlo la 5-a de Francio, kiu havis kortegan ludejon en la Luvra Palaco.[4]

Ne estis ĝis la 16a jarcento kiam la rakedoj venis al uzado kaj la ludo komencis esti nomata "teniso", el la franclingva termino tenez, kiu povas esti tradukita kiel "tenu!", "ricevu!" aŭ "kaptu!", nome interjekcio uzata kiel alvoko de la servanto (ekludanto) al sia kontraŭanto.[5] La ludo estis populara en Anglio kaj Francio, kvankam la ludo estis ludita nur subtegmente kie la pilko estas frapata kontraŭ la muro. Ankaŭ Henriko la 8-a de Anglio estis granda sekvanto de tiu ludo, kiu estas nune konata kiel reĝa teniso.[6] Dum la 18a kaj komenco de la 19a jarcentoj, kiam la reĝa teniso malpliiĝis, novaj raketosportoj aperis en Anglio.[7]

La invento de la unua gazontondilo en 1830, en Britio, estas foje konsiderita kiel katalizilo, por la preparado de modern-stilaj herbaj tenisludejoj kaj similaj sportejoj. Tio siavice kondukis al la kodigo de modernaj reguloj por multaj sportoj, kiel gazonteniso, plej futbalaj kodoj, herbokegloj kaj aliaj.[8]

Moderna tenisoRedakti

Inter 1859 kaj 1865 Harry Gem, advokato kaj lia amiko Augurio Perera disvolvigis ludon kiu kombinis elementojn de rakedosportoj kaj de la eŭska pilkoludo nome pelota, kiun ili ludis sur la kroketludejo de Perera en Birmingham en Anglio.[9][10] En 1872, kun du lokaj doktoroj, ili fondis la unuan tenisklubon de la mondo en Avenue Road, Leamington Spa.[11] Tie estis kie "lawn tennis" (gazonteniso) estis uzita kiel nomo de agado fare de klubo por la unua fojo. Post Leamington, la dua klubo kiu praktikis la ludon de teniso ŝajne estis la Edgbaston Archery and Croquet Society, ankaŭ en Birmingham.

En Tennis: A Cultural History, Heiner Gillmeister malkovris, ke la 8an de decembro, 1874, brita arme-oficiro Walter Clopton Wingfield skribis al Harry Gem, komentante, ke li (Wingfield) estis eksperimentanta per sia versio de gazonteniso “por unu jaro kaj duono”.[12] En decembro 1873, Wingfield desegnis kaj patentis ludon kiun li nomis sfairistikè (greke σφαιριστική, signife "pilko-ludado"), kaj estis tuj konata simple kiel "sticky" (glueca, svita) – por la distrado de gastoj en ĝardenfestoj en la bieno de sia amiko en Nantclwyd Hall, en Llanelidan, Kimrio.[13] Laŭ R. D. C. Evans, torfherbeja agronomo, "Ĉiuj sporthistoriistoj konsentas, ke [Wingfield] meritas multon de la konsidero pro la disvolvigo de la moderna teniso."[7][14] Laŭ Honor Godfrey, muze-kuratoro en Wimbledon, Wingfield "popularigis tiun ludon enorme. Li produktis skatolitan aron kiu inkludis reton, fostojn, rakedojn, pilkojn por la ludo – kaj plej grava el tio kion oni havas, liajn regulojn. Li estis absolute terura en merkatigo kaj li sendis sian ludon tra la tuta mondo. Li havis tre bonajn konektojn kun la klerikaro, la juristaro kaj la aristokrataro kaj sendis milojn da ludilaron en la unua jaro aŭ io tia, en 1874."[15] La plej antikva ĉiujara konkurso de teniso en la mondo okazis en la Leamington Lawn Tennis Club en Birmingham en 1874.[16] Tio estis tri jarojn antaŭ la All England Lawn Tennis and Croquet Club okazigos sian unuan ĉampionecon en Wimbledon, en julio 1877. La unua ĉampioneco finis per grava debato pri kiel normigi la regulojn.[15]

PoentkalkuloRedakti

Tenisa matĉo konsistas el pluraj serioj, mem konsistantaj el pluraj ludoj. Gajniĝas matĉo, kiam gajniĝas du serioj (aŭ en kelkaj turniroj tri serioj).

Por gajni serion, oni bezonas gajni 6 aŭ 7 ludojn, depende de situacio: 6 ludoj sufiĉas por gajno de serio se kontraŭulo maksimume atingas kvar ludojn. Alikaze bezonatas sep ludoj. Tamen, se ludoj estas 6:6, decida ludo ne estas kutima ludo, sed speciala decidludo.

En ludo, gajniĝas poentoj per gajno de interbatoj. Ludanto gajnas interbaton, kiam oponanto ne sukcesas revenigi la pilkon en lian kampon. Nombriĝas ludpoentoj per serio 0, 15, 30, 40 (ekzemple, se ludanto gajnis du interbatojn, li havas 30 poentojn). Gajniĝas ludo, se oni havas 40 poentojn kaj tiam gajnas sekvantan interbaton. Tamen, se la poentaro estas 40:40, tio nomiĝas egaleco aŭ "40 ambaŭe". Tiam ankoraŭ necesas du pliaj interbatoj por gajni ludon. Kiam ludanto gajnas unu interbaton post egaleco, diriĝas ke li avantaĝas. Post avantaĝo povas sekvi aŭ ludgajno, aŭ denove egaleco.

BatojRedakti

LudkampoRedakti

 
Dimensioj en futoj

Ortangula ludkampo apartiĝas per reto en du duonojn. Tuta ludkampo 78 futojn (23,77 metrojn) longas (ĉiu flanko, do 39 futojn = 11,89 metrojn longa). Larĝas por unuopa ludo 27 futojn (8,23 metroj), por parludo 36 futojn (10,97 metroj). Ludkampo apartiĝas per linioj nomitaj bazlinioj (en:baselines) kaj flanklinioj (en:sidelines). Linioj estas ludkampa parto. Se la pilko tuŝas (eĉ se nur parte) linion, ĝi 'enas'.

Kelkaj venkintoj de Grand SlamRedakti

La jenaj tenisistoj venkis almenaŭ kvin titolojn de "Grand Slam":

NotojRedakti

  1. Gillmeister, Heiner. (1998) Tennis : A Cultural History. Washington Square, N.Y.: New York University Press. ISBN 0-8147-3121-X.
  2. 2,0 2,1 Newman, Paul B.. (2001) Daily life in the Middle Ages. Jefferson, N.C.: McFarland & Co.. ISBN 978-0-7864-0897-9.
  3. 3,0 3,1 Gillmeister, Heiner. (1998) Tennis : A Cultural History. London: Leicester University Press, p. [htt://archive.org/details/tennisculturalhi0000gill/e/17 17–21]. ISBN 978-0-7185-0195-2.
  4. (1901) Tennis.
  5. Online Etymology Dictionary. Etymonline.com (10a de junio 1927). Alirita 15a de majo 2013.
  6. Crego, Robert. Sports and Games of the 18th and 19th Centuries, paĝo 115 (2003).
  7. 7,0 7,1 J. Perris (2000) Grass tennis courts: how to construct and maintain them p.8. STRI, 2000
  8. Australian Broadcasting Corporation's Radio National Ockham's Razor, unua elsendo en 6a de junio 2010.
  9. Tyzack, Anna, The True Home of Tennis Country Life, 22a de junio 2005
  10. The Harry Gem Project. theharrygemproject.co.uk. Alirita 2a de majo 2012.
  11. Leamington Tennis Club. Alirita 18a de marto 2008.
  12. Leamington Tennis Court Club
  13. Anyone? American Heritage, E. M. Halliday, alirita la 2an de majo 2020.
  14. Major Walter Clopton Wingfield International Tennis Hall of Fame. Alirita la 24an de septembro 2011
  15. 15,0 15,1 "125 years of Wimbledon: From birth of lawn tennis to modern marvels". CNN. Alirita la 21an de septembro 2011
  16. [Tennis: A Cultural History de Heiner Gillmeister]

Eksteraj ligilojRedakti