1-a de marto
dato
(Alidirektita el 1-an de marto)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2023 tagoj |
La 1-a de marto estas la 60-a tago de la jaro (la 61-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 305 tagoj restas.
Je la 1-a de marto okazis, interalie:
Eventoj redakti
- -86: Romia Respubliko: romia generalo Lucio Kornelio Sulao konkeris Atenon
- Romia Imperio:
- 286: Imperiestro Diokleciano agnoskis sian soldatan kamaradon Maksimiano kiel augustus kaj transdonis al li regopovon super la okcidenta parto de la Romia Imperio
- 293: Konstancio Ĥloro iĝis romia imperiestro
- 492: Gelasio la 1-a iĝis papo
- 705: Johano la 7-a iĝis papo
- 1290: Universitato de Koimbro estis fondita de la portugala reĝo Denizo
- 1420: Papo Marteno la 5-a eldonis buleon alvokantan katolikojn aranĝi militiron kontraŭ husmovado
- 1457: Fratularo de la Evangelio de Kristo fondiĝis - ĝi antaŭis la Unuecon de fratoj
- 1476: Hispanio: Batalo de Toro inter la trupoj de Katolikaj Gereĝoj unuflanke kaj tiuj de Alfonso la 5-a de Portugalio aliflanke
- 1565: Brazilo: Rio-de-Ĵanejro fondiĝis kiel portugala kolonio
- 1642: En Padovo dum sekco de ekzekutita murdisto germana anatomo Johann Georg Wirsung malkovris kaj poste priskribis pankreatan dukton
- 1692: Nov-Anglio: en Salem komenciĝis "ĉasado de la sorĉistinoj"
- 1700: En Danio kaj nordaj duklandoj de Germanio oni enkondukis gregorian kalendaron
- 1753: En Svedio oni enkondukis gregorian kalendaron
- 1781: Usono: Artikoloj de Konfederacio ekvalidis
- 1793: Francio aneksis Belgion
- 1803: Ohio fariĝis la 17-a ŝtato de Usono.
- 1811: Laŭ ordono de guberniestro de Otomana Egiptio Muhammad Ali, en Kairo oni masakris kelkcenton de mamelukaj gvidantoj por transpreni regopovon
- 1815: Napoleono revenis al Francio de sia ekziligo sur insulo Elbo - Cent-Tagoj de Napoleono komenciĝis
- 1836: Teksaso anoncis sendependecon de Meksiko
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venka bataleto de pola taĉmento kontraŭ kozakoj en Czarna Wieś
- 1867: Nebrasko fariĝis la 37-a ŝtato de Usono
- 1869: Rusa kemiisto Dmitrij Mendelejev finis prilaboron de sia perioda tabelo
- 1870: Milito de la Trilanda Alianco: venko de brazila armeo en decida batalo apud Cerro Cora. Paragvajo anoncis kapitulacon
- 1872: Naciaj parkoj de Usono: Nacia Parko Yellowstone fondiĝis en Vajomingo - unua en la mondo nacia parko
- 1873: En Usono komenciĝis amasa produktado de tajpiloj
- 1896: Franca fizikisto Henri Becquerel malkovris la principon de radioaktiveca disfalo kiam li eksponis fotajn platojn sur uraniaj saloj
- 1896: Unua Ital-Etiopa Milito: Etiopia Imperio venkis Italan Reĝlandon en la batalo de Adva (Regiono Tigrajo)
- 1900: Guberniestro Wilhelm Solf hisis germanan flagon en la nova germana kolonio de Germana Samoo, konata kiel "protektita areo"
- 1901: Germanio: Ŝvebotrajno de Wuppertal ekfunkciis
- 1903: José Batlle y Ordóñez iĝis prezidento de Urugvajo
- 1912: Unua paraŝuta salto farita de varmaerbalono
- 1913: Internacia Tenisa Federacio fondiĝis
- 1914: Respubliko Ĉinio aliĝis al Universala Poŝta Unio
- Unua mondmilito:
- 1915: Feliciano Viera iĝis prezidento de Urugvajo
- 1917: Telegramo de Zimmermann estis presita en gazetoj de Usono post kiam Federacia Registaro de Usono publikigas sian neĉifritan tekston
- 1917: Hungara poeto de generacio de Nyugat, Mihály Babits estis ekjuĝita pro "Fortissimo", sia kontraŭmilita kaj konfikskita poemo
- 1918: Trupoj de Ukraina Popola Respubliko kaj Germanio liberigis Kievon de bolŝevikoj
- 1919: Koreoj anoncis deklaron pri sendependeco, kio kaŭzis eksplodon de la ribelo kontraŭ japana koloniigo
- 1925: Lauri Kristian Relander iĝis prezidento de Finnlando
- 1931: Pehr Evind Svinhufvud iĝis prezidento de Finnlando
- 1932: Pu Yi iĝis imperiestro de Manĉukuo
- 1932: Filo de usona pioniro de aviado Charles Lindbergh estis forkaptita kaj poste murdita
- 1933: Dua Pola Respubliko: malfermo de la meza sektoro de karba fervojlinio liganta la polan parton de Supra Silezio kun la marhaveno Gdynia
- 1935: Sarlando revenis al Germanio
- 1936: Usono: konstruado de Akvobaraĵo Hoover finiĝis - situita ĉe la rivero Kolorado inter la subŝtatoj Arizono kaj Nevado
- Radiofonio:
- 1936: Unua eksterlanda disaŭdigaĵo de Pola Radio
- 1937: En Dua Pola Respubliko ekfunkciis radiostacio Warszawa 2
- 1941: Usono: unua komerca Radio FM komencis disaŭdigi en Naŝvilo
- Dua mondmilito:
- 1940: Adolf Hitler eldonis disponon pri preparo de invado al Norvegio; Finna Fronto: trarompo de la tria defendlinio de finnoj - komenco de bataloj pri Viborg
- 1941: Heinrich Himmler unuan fojon vizitis koncentrejon Aŭŝvico kaj ordonis ĝin pligrandigi ĝis 30 mil malliberuloj kaj apude en vilaĝo Brzezinka konstrui tendaron por 100 mil militkaptitoj; Usono: kreo de Apog-Fortoj de Atlantika Floto el destrojeroj kaj aviadaj skadroj por protekto de konvojoj en Norda Atlantiko
- 1942: Operaco Reinhardt: germanoj komencis konstruon de pereigejo en Sobibór; en Karkiŝ-Bataŝ (Sovetunio) estis fondita orfejo por polaj infanoj; Nederlanda Hindio: batalo de Javo komenciĝis - japana 16-a Armeo albordiĝis i.a. en Semarang (Aliancanoj la 12-an de marto subskribis kapitulacon en Bandungo); Argentino: ĝenerala baloto
- 1943: Militkrimo: germanoj murdis en koncentrejo Aŭŝvico 80 knabojn per injekto de fenolo; Moskvo: polaj komunistoj fondis Asocion de Polaj Patriotoj, aperigante unuan numeron de "Wolna Polska" (Libera Pollando); Orienta Fronto: germanoj komencis evakuon de Rĵev; SS kaj hungara milita ĝendarmaro murdis en Koriukivka (Ĉernihiva provinco) 6700 loĝantojn; nokte RAF atakis Berlinon
- 1944: Tria Regno interŝanĝis kun Usono parton de polaj judoj kun fremda civitaneco kontraŭ internigitaj en Usono germanoj - la judoj iris de koncentrejo en Vittel tra Hispanio kaj Lisbono al Usono; ĝenerala striko de laboristoj komenciĝis en Norda Italio (8-taga); nokte RAF atakis Stuttgart, kaj Luftwaffe Londonon (per 165 atakaviadiloj)
- 1945: 1-a Belorusa Fronto atakis en Okcidenta Pomeranio: parto de la 1-a Varsovia Aŭtonomeca Brigado de Kavalerio venkis germanojn en la lasta kuratako de kavalerio en batalo de Bobrujsko (proksime al Drawsko Pomorskie); Malsupra Silezio: germana grupiĝo kontraŭatakis en Lubań; Okcidenta Fronto: usona 3-a Armeo konkeris Treviron kaj 7-a Armea Korpuso de 1-a Armeo Bergheim, usona 9-a Armeo sturmis al Neuss, konkeris Mönchengladbach kaj Dülken, kaj en Nederlando Venlon
- 1945: Popola Pollando: oni translokigis sidejon de la Ministerio de Publika Sekureco de liberigita Lublin al Varsovio, kaj Aleo Ujazdowskie alinomiĝis al Stalin-aleo
- 1946: Registaro de Clement Attlee ŝtatigis Bankon de Anglio
- 1947: Internacia Mona Fonduso ekfunkciis
- 1950: Ĉiang Kai-ŝek iĝis prezidento de Tajvano
- 1951: Stalinismo: en malliberejo en Varsovio oni ekzekutis sep estraranojn de la civil-armea organizo kontraŭkomunisma Libero kaj Sendependo (Łukasz Ciepliński kaj aliaj)
- 1952: Protesto de polaj aŭtoritatoj kontraŭ agado de la Speciala Enketa Komisiono de la Usona Kongreso pri Esploro de la Katina Murdo, kies raporto pruvis respondecon de sovetaj regopovoj pri amasa ekzekuto de ne malpli ol 21 768 polaj civitanoj, en tio pli ol 10 mil oficiroj
- 1953: Josif Stalin eksuferis seriozan apopleksion
- 1954: Dajgo Fukurju Maru estis eksponita al radiado de usona nuklea eksperimento (Bravo) en Bikini Atolo.
- 1956: Urho Kekkonen iĝis prezidento de Finnlando
- 1961: Usona prezidento John Fitzgerald Kennedy establis Packorpuson
- 1962: En Pakistano oni proklamis novan konstitucion kun forta regopovo de ŝtatprezidento
- 1966: Tutaraba politike maldekstra partio Baazo ekprenis regopovon en Sirio
- 1970: Islando aliĝis al Eŭropa Liber-Komerca Asocio
- 1980: Malkovro de Heleno, unu el naturaj satelitoj de Saturno
- 1982: Milita stato en Pollando:
- Ĉefo de ministerio pri internaj aferoj Czesław Kiszczak informis, ke ĝis la 26-a de februaro oni internigis 6 647 personojn;
- En Izolej-Centro en varsovia kvartalo Białołęka komenciĝis 10-taga protesta fastostriko de internigitoj;
- Oni nuligis limigojn pri libera moviĝo de polaj civitanoj tra la lando;
- Generalo Wojciech Jaruzelski komencis sian dutagan viziton en Moskvo
- 1990: Banko de Litovio fondiĝis
- 1992: Loĝantoj de Bosnio kaj Hercegovino referendumis pri sendependeco de Jugoslavio
- 1994: Martti Ahtisaari iĝis prezidento de Finnlando
- 1994: Kartvelio membriĝis al Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj
- 1994: Lasta koncerto de usona rokmuzika grupo Nirvana
- 1995: TTT-pordego Yahoo! fondiĝis
- 1995: En Moskvo estis murdita rusa televida ĵurnalisto Vladislav Listjev
- 1997: Financa piramido: albana ĉefministro Sali Berisha abdikis post du monatoj da sangaj tumultoj kaŭzitaj de la kolapso de ŝparkasoj, en kiuj dekmiloj da albanoj perdis sian vivŝparadon
- 1999: Svislando: aerostatistoj sviso Bertrand Piccard kaj brito Brian Jones komencis la unuan flugon ĉirkaŭ la mondo per balono
- 1999: Konvencio de Otavo pri kontraŭpersonaj minoj ekvalidis, subskribita de 133 landoj fine de 1997
- 2000: Tarja Halonen iĝis prezidentino de Finnlando
- 2001: Afganio: talibanoj komencis detrui budhojn el Bamijano - starigitaj en la 5-a jarcento
- 2003: En Italio oni inaŭguris monumenton al estinta monunuo - itala liro
- 2004: Pollando aliĝis al Eŭropa Patent-Organizaĵo
- 2005: Tabaré Vázquez iĝis prezidento de Urugvajo
- 2006: Anglalingva Vikipedio atingis unu milionon da artikoloj
- 2008: En Erevano okazis manifestacio de opozicio dubiganta rezultojn de prezidenta baloto en Armenio, kiu transformiĝis al sanga tumulto, post kiu prezidento Robert Koĉarjan enkondukis krizostaton
- 2010: José Mujica iĝis prezidento de Urugvajo
- 2011: En Rusio milico iĝis polico
- 2011: En Pollando oni unuafoje festis Nacian Memortagon pri "Anatemitaj Soldatoj", memore al pli ol 50 mil pafekzekutitaj viktimoj - laŭ koncepto de Janusz Kurtyka kaj iniciato de Lech Kaczyński
- 2012: Siria enlanda milito: registara armeo post sieĝo konkeris kvartalon Baba Amro en Homs
- 2014: Armitaj Fortoj de Rusia Federacio intervenis en Krimeo komencante internacian diplomatian krizon
- 2015: Tabaré Vázquez la duan fojon iĝis prezidento de Urugvajo
- 2015: Pollando: dum gazetara konferenco oni informis, ke la Instituto pri Nacia Memoro identigis kaŝitajn postrestaĵojn de kvin Anatemitaj Soldatoj kaj de 17-jara sanitariistino Danuta Siedzikówna, viktimoj de komunista teroro
- 2018: Prezidento de Pollando Andrzej Duda enmanigis 14 nomumojn al oficiroj, interalie al generala stabestro, ĝis generaloj de armeo, divizio, brigadaj generaloj kaj kontradmiralo
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: daŭras bataloj en Ĥarkivo kaj Mariupolo, kaj ofensivo de rusiaj trupoj en Kieva provinco — ĉiuj pontoj ĉirkaŭ la urbo estis eksplodigitaj; en Kievo rusiaj raketoj detruis televidan turon kaj unu raketo falis apud monumento en Babij Jar; rusia radiostacio Eĥo de Moskvo estis fermita
- Slovakio decidis transdoni al Ukrainio siajn 10 ĉasaviadilojn MiG-29; usonaj sankcioj kontraŭ Rusio estis longigitaj ĝis la fino de 2023
Naskiĝoj redakti
- -771: Romulo, fondinto de Romo (laŭ la romia mitologio)
- 40: Marcialo, romia verkisto de epigramoj (m. 102)
- 1105: Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio, imperiestro de Hispanio (m. 1157)
- 1389: Antonino de Florenco, itala dominikano, ĉefepiskopo de Florenco, sanktulo (m. 1459)
- 1445: Sandro Botticelli, itala pentristo de la frua quattrocento (m. 1510)
- 1456: Vladislao la 2-a Jagello, reĝo de Bohemio kaj Hungario (m. 1516)
- 1547: Rudolf Goclenius, germana profesoro pri filozofio, logiko, metafiziko kaj etiko en Universitato de Marburg (m. 1638)
- 1574: Yuki Hideyasu, japana daimio ĝisvivinta Edo-epokon (m. 1607)
- 1643: Girolamo Frescobaldi, itala komponisto kaj orgenisto de baroko (n. 1583)
- 1683: Karolino de Brandenburgo-Ansbaĥo, reĝino de Britio, edzino de Georgo la 2-a (m. 1737)
- 1769: François Séverin Marceau-Desgraviers, franca generalo batalanta kontraŭ monarkiismo dum la tri militoj de Vendée (m. 1796)
- 1779: Gottfried Weber, germana komponisto kaj muzikteoriisto (m. 1839)
- 1807: Wilford Woodruff, usona spirita mormona gvidanto (m. 1898)
- 1810: Frédéric Chopin, pola komponisto de romantisma muziko kaj pianisto inspirita de pola popola muziko (m. 1849)
- 1819: Władysław Taczanowski, pola ornitologo kaj zoologo priskribanta birdojn en Kongresa Pollando, Siberio kaj Peruo (m. 1890)
- 1826: Francesco Nullo, itala kolonelo, amiko de Giuseppe Garibaldi, kies soldatoj partoprenis Januaran ribelon kontraŭ la Rusia Imperio en Pollando (m. 1863)
- 1837: Ion Creangă, rumana verkisto de literaturo por junularo kaj infanoj, poeto kaj instruisto (m. 1889)
- 1846: Vasilij Vasiljeviĉ Dokuĉajev, rusa geologo, fondinto de pedologio (m. 1903)
- 1858: Georg Simmel, germana sociologo, teoriulo pri kulturo kaj filozofo, aŭtoro de la verko Filozofio de mono (m. 1918)
- 1860: Friedrich Fuldner, germana juristo kaj verkisto
- 1868: Žofie Chotková, ĉeĥa nobelino, edzino de arkiduko Franz Ferdinand d'Este (m. 1914)
- 1869: Aladár Sámuel, hungara reformita pastro kaj historiisto (m. 1926)
- 1879: Aleksandr Stambolijski, ĉefministro de Bulgario, murdita (m. 1923)
- 1885: Miklós Zsigmond, hungara, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 1973)
- 1886: Oskar Kokoschka, aŭstra poeto, grafikisto kaj dramisto, reprezentanto de ekspresionismo (n. 1980)
- 1870: Eugène Michel Antoniadi, greka-franca astronomo kaj ŝakludisto (m. 1944)
- 1891: Boris M. Breslaŭ, sovetia-juda ĵurnalisto kaj esperantisto, aktivulo de Sovetrespublikara Esperantista Unio
- 1892: Akutagawa Ryunosuke, japana verkisto kaj poeto, sinmortiginto (m. 1927)
- 1897: Shoghi Effendi Rabbání, lasta irana "Gardanto" de la Bahaa Kredo (m. 1957)
- 1897: Jan Zieja, pola katolika kleriko, kapelano de Pola Enlanda Armeo, kunlaboranto de la Konsilantaro por Helpo al Judoj, kunkreinto de la Komitato por Defendo de Laboristoj, tradukisto kaj verkisto (m. 1991)
- 1899: Erich von dem Bach-Zelewski, germana supera komandanto de SS kaj de polico, militkrimulo respondeca pri subpremo de la ribelo de Varsovio (m. 1972)
- 1904: Glenn Miller, usona ĵaztrombonisto kaj komponisto (m. 1944)
- 1904: Einar Dahl, sveda parlamentano, sekretario de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (m. 1979)
- 1905: Emmanuel Mounier, franca filozofo, socia aganto, publicisto, membro de la movado Revivigo katolika (m. 1950)
- 1906: Csaba Nagy, rumania hungara redaktoro, inĝeniero (m. nekonata)
- 1918: João Goulart, prezidento de Brazilo, kies politiko estis kaŭzo de atenco, murdita (m. 1976)
- 1922: Jicĥak Rabin, ĉefministro de Israelo, stabestro de la sestaga milito, laŭreato de la Nobel-premio pri paco, murdita (m. 1995)
- 1923: Zygmunt Poniatowski, pola religiosciencisto verkanta pri kristanismo (m. 1994)
- 1924: Ibolya Hitter, rumania hungara instruistino pri matematiko kaj fiziko, redaktorino, tradukistino (m. 1992)
- 1925: Mátyás Bajkó, hungara edukhistoriisto, profesoro (m. 1999)
- 1927: Harry Belafonte, usona kantisto kaj aktoro (m. 2023)
- 1928: Péter Bunta, rumania hungara historiisto (m. 1992)
- 1928: Jacques Rivette, franca reĝisoro, kameraisto kaj scenaristo (m. 2016)
- 1929: Georgi Markov, bulgara verkisto kaj disidento, murdita (m. 1978)
- 1929: Gian Carlo Fighiera, itala esperantisto, organizanto de pluraj Universalaj Kongresoj de Esperanto, edzo de Ada Fighiera-Sikorska, kontribuanta al "Heroldo de Esperanto", honora membro de UEA
- 1935: Ernest Bryll, pola verkisto, poeto dramisto, kantaŭtoro, ĵurnalisto, tradukisto, filma kritikisto, ambasadoro en Irlando
- 1939: Leo Brouwer, kuba komponisto, gitaristo kaj dirigento, kies muziko disfamigis kubajn filmojn
- 1940: Erich Schleyer, germana aktoro
- 1940: Zoltán Silimon-Várday, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 2001)
- 1941: Duŝan Adnadj, serbokroata esperantisto el Slavonio, aktivulo de jugoslavia Asocio de Esperantistoj Handikapuloj, komitatano de Kroatia Esperanto-Ligo
- 1947: Károly Sallay, rumania hungara instruisto, biologo
- 1953: Ilona Koutny, hungara interlingvistikistino, esperantologo, ĉefredaktorino de Hungara-Esperanta Meza Vortaro, membro de la Akademio de Esperanto, lekciistino en Universitato Adam Mickiewicz, Esperantisto de la Jaro, laŭreatino de Alena Esperanto-Kulturpremio
- 1954: Ron Howard, usona aktoro kaj reĝisoro, konata de la filmigita libro La Da Vinĉi-a kodo
- 1955: Denis Mukwege, konga ginekologo kaj Nobelpremiita aktivulo
- 1956: Dalia Grybauskaitė, prezidentino de Litovio, poliglotino
- 1956: József Mészely, rumania hungara poeto, instruisto, ĵurnalisto, lernolibroverkisto
- 1967: Franzobel, aŭstra verkisto, aŭtoro de teatraĵoj
- 1969: Javier Bardem, hispana aktoro, laŭreato de Goja-premio
- 1971: Thomas Adès, angla komponisto, pianisto kaj dirigento
- 1972: Yo-Sam Choi, korea boksisto, mondĉampiono (m. 2008)
- 1982: Kinga Boros, rumania hungara teatrologino, universitata instruistino
- 1989: Daniella Monet, usona aktorino, kantistino kaj dancistino
- 1994: Justin Bieber, kanada kantisto
Mortoj redakti
- 492: Felikso la 3-a, papo, sanktulo, unusola entombigita en familia tombo en Baziliko Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj
- 713: Sankta Suitberto, angla episkopo, misiisto, apostolo de frisoj, benediktano, katolika sanktulo
- 1058: Ermesenda de Karkasuno, franca-hispana nobelino (n. ĉ. 972)
- 1131: Stefano la 2-a, reĝo de Hungario el Arpad-dinastio (n. 1101)
- 1633: George Herbert, angla metafizika poeto (n. 1593)
- 1639: Ólafur Egilsson, islanda pastro kaj historiografo (n. 1564)
- 1643: Girolamo Frescobaldi, itala komponisto kaj orgenisto (n. 1583)
- 1773: Luigi Vanvitelli, itala inĝeniero kaj arkitekto (n. 1700)
- 1792: Leopoldo la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1747)
- 1804: Rudolf Steiner, germana arĥitekto (n. 1742)
- 1807: Nikolaj Rezanov, rusia politikisto, partopreninto de la Rusia koloniigo de Ameriko (n. 1764)
- 1841: Claude-Victor Perrin, franca militisto kaj marŝalo, partopreninta la sieĝon de Toulon, la batalon de Marengo kaj la francan invadon al Rusio (n. 1764)
- 1870: Francisco Solano López, prezidento de Paragvajo, nacia heroo (n. 1827)
- 1877: Antoni Patek, pola horloĝisto, pioniro de industria produktado de poŝhorloĝoj, elmigrinta aktivulo (n. 1812)
- 1894: Robert Keil, germana juristo kaj literaturhistoriisto (n. 1826)
- 1900: Frederick Carter, kanada juristo, politikisto, ĉefministro de Novlando (n. 1819)
- 1901: Bernhard Erdmannsdörffer, germana historiisto (n. 1833)
- 1911: Jacobus Henricus van 't Hoff, nederlanda kemiisto, unua Nobelpremiito pri kemio (1901), esploranta osmozan premon (n. 1852)
- 1915: István Friedreich, hungara instruisto kaj ĵurnalisto (n. 1878)
- 1923: Rui Barbosa, brazila juristo, politikisto, filologo, tradukisto kaj diplomato (n. 1849)
- 1930: Francesco Barbèri, itala ŝtat-oficisto, entreprenisto, fondinto de Esperanto-societo en Romo, kiun li prezidis (n. 1861)
- 1933: Uladzimir Ĵilka, belorusa poeto, tradukisto kaj kritikisto, persekutata (n. 1900)
- 1938: Gabriele D'Annunzio, itala piloto, poeto, dramaturgo (n. 1863)
- 1938: Władysław Grabski, pola ekonomikisto, historiisto, ĉefministro, aŭtoro de valuta reformo, rektoro de Bien-Ĉeflernejo en Varsovio (n. 1874)
- 1938: Frigyes Karikás, hungara verkisto kaj tradukisto, viktimo de stalinismo (n. 1891)
- 1940: Anton Hansen Tammsaare, estona verkisto, kies verkoj estis esperantigitaj de Hilda Dresen kaj Jaan Ojalo (n. 1878)
- 1943: Alexandre Yersin, franca-svisa bakteriologo, malkovrinto de la bacilo de pesto (n. 1863)
- 1945: Tibor Joó, hungara bibliotekisto kaj historifilozofia verkisto (n. 1901)
- 1948: Dénes Kovács, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1861)
- 1951: Pafekzekutitaj sep estraranoj de la pola civil-armea kontraŭkomunista organizaĵo Libero kaj Sendependo, torturataj, kaj ekzekutitaj de estinta "soldato" de t.n. Popola Armeo en ĉeesto de soveta prizonestro:
- 1951: Adam Lazarowicz, majoro, partopreninto de la pola-bolŝevika milito, aktivisto de Pola Subtera Ŝtato, kondamnita al 4-foja mortpuno (n. 1902)
- 1951: Karol Chmiel, kapitano, unu el 200 mil Anatemitaj Soldatoj (n. 1911)
- 1951: Łukasz Ciepliński, subkolonelo, partopreninto de la batalo de Bzura, komandanto de Libero kaj Sendependo, torturata dum tri jaroj kaj senpere kontrolata de soveta NKVD (n. 1913)
- 1951: Mieczysław Kawalec, juristo kaj oficiro, laboranto de spionagentejo, batalanto kontraŭ la nova soveta okupado, enketkontrolata de NKVD (n. 1916)
- 1952: Mariano Azuela, meksika verkisto, aŭtoro de la romano La subuloj (n. 1873)
- 1957: Hans Leifhelm, aŭstra verkisto, naciekonomikisto kaj juristo (n. 1891)
- 1965: Ferenc Dobó, hungara, rumania hungara juristo, redaktoro, libroeldonisto (n. 1886)
- 1965: Oszkár Nagy, hungara/rumania hungara pentristo, reprezentanto de la pentrista skolo de Baia Mare (n. 1893)
- 1968: Elemér Zalotay, hungara arkeologo, bibliotekisto (n. 1894)
- 1970: Karel Šolc, ĉeĥa teknika oficisto, merita por Flandra Ligo Esperantista, diplomito de Internacia Esperanto-Instituto instruanta en Somera Esperanto-Kolegio en Doksy laŭ Cseh-metodo (n. 1914)
- 1971: František Hrubín, ĉeĥa verkisto kaj tradukisto de la franca poezio (n. 1910)
- 1978: Árpád Szántó, rumania hungara fizikisto (n. 1913)
- 1979: Mustafa Barzani, kurda politikisto, fondinto de la Partio Demokratia de Kurdio, nacia heroo (n. 1903)
- 1979: Ferenc Endrényi, hungara historiisto kaj arkivisto (n. 1919)
- 1983: Arthur Koestler, brita verkisto, aŭtoro de fama libro pri la soveta granda teroro, atestanto de holodomoro, donacinto de sia libraro por la katedro pri parapsikologio en la Universitato de Edinburgh, esperantigata (n. 1905)
- 1995: Vladislav Listjev, rusia televida ĵurnalisto, murdita (n. 1956)
- 2001: Hugh Martin, islanda pastro, aktivulo de Skota Esperanto-Federacio kaj Esperanto-Asocio de Britio, redaktoro de "Esperanto en Skotlando", juĝanto de Belartaj Konkursoj, kontribuanto al Skota antologio, dum jardekoj fakdelegito de UEA pri kristanismo, teologio kaj lingvoj (n. 1931)
- 2012: Erzsébet P. Ütő, rumania hungara tekstilistino, grafikistino (n. 1933)
- 2013: Zoltán Rohonyi, rumania hungara, hungara literaturhistoriisto (n. 1943)
- 2014: Alain Resnais, franca reĝisoro, reprezentanto de la Franca Nova Ondo (n. 1922)
- 2020: Ernesto Cardenal, nikaragva pastro, poeto kaj politikisto (n. 1925)
- 2020: Jack Welch, usona entreprenisto, ĉefa afergvida oficisto de General Electric (n. 1935)
- 2023: Just Fontaine, franca futbalisto, oficiro de Honora Legio (n.1933)
Specialaj tagoj kaj festoj redakti
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Felikso la 3-a, papo, filo de sacerdoto
- Sankta Suitberto, angla princo
- Sankta Davido, kimra episkopo
- Marŝala Insularo: Viktimotago de atombombo
- Monda Tago de Civila Defendo, de 1990
- Nacia tago (ĝis nun) en Bosnio kaj Hercegovino, tago de la sendependeco (1992), pliaj tagoj estas la 21-a de novembro (en Serba Respubliko) kaj la 25-a de novembro
- Pollando: Nacia Memortago pri "Anatemitaj Soldatoj", ekde 2011
Tagoj de semajno redakti
La 1-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.