Fervojo

(Alidirektita el Fervojlinio)

Fervojo estas transportsistemo, en kiu la veturiloj moviĝas per radoj sur reloj, kaj kies sekurigado respondas al atingebla granda kineta energio. La trajnoj estas pelataj dekomence per vapormaŝinoj, hodiaŭ precipe per elektraj kaj termikaj motoroj. La rado-relo-sistemo distingas fervojon de magnetvojo. La grando de atingebla kineta energio diferencigas inter fervojo kaj tramvojofunikularo. Dum ĉe tramvojo la kondukisto povas haltigi tramon en videblecdistanco al obstaklo (precipe en surŝosea trafiko), por fervojaj trajnoj necesas garantii liberan trakon ĝis sufiĉe frue anoncata haltsignalo. Ankaŭ ĉe funikularo la kineta energio estas tre limigita. Estas ankaŭ unurela fervojo, en kiu la veturiloj moviĝas aŭ sur unu relo, aŭ pendante de unu relo (ofte ne el fero).

Trajno venas al fervoja stacio en Tajlando

Fervojo kaj EsperantoRedakti

István Gulyás en sia artikolo Pri la faka agado de la fervojistaj esperantistoj[1]; la agado por kaj per Esperanto fare de fervojistoj ekis jam en Hungario en 1898. Poste ĉefe profitante UK-ojn (kaj ekde la 5a en Barcelono) fervojistoj de diversaj landoj ekkunlaboris unue por "Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj" (IAEF), el 1948 por "Internacia Fervojista Esperanto-Federacio" (IFEF). En 1949 okazis kongreso en Aarhus, Danio, kaj ekde tiam ĉiujare diverslande. Oni deklaras 700 membrojn de 19 landoj. Grava celo dum la tuta historio estas la kompilado kaj redaktado de teknikaj terminaroj pri fervojoj ĉu dulingvaj, plurlingvaj ktp. En 1989 la "Fervoja Terminaro en Esperanto" listigis kaj klarigis 10 000 nociojn. En 1995 aperis "RailLexic" en dek unu lingvoj (poste dek kvar) kiel datumbanko en CD-ROM. Fine de la jarcento oni koncentris al la terminologiaj principoj de ISO. Fakaj tekstoj aperis en la gazetoj "Fervoja Esperantisto" (jam en 1910), "La Fervojisto", "Bulteno" kaj finfine "Internacia Fervojisto". Dum kongresoj oni organizis fakaj ekskursojn, inter kiuj menciindas en Ŝanhajo (2006) por viziti la magnetvojon kaj veturi per tiu (431 km/h), en Parizo (2007) por viziti la rapidtrajnon TGV, kiu atingis rekordon de 574 km/h ktp. La kontribuo finiĝas per listo de esperantaj fervoj-terminaroj.

AsociojRedakti

Diversaj fervojlinioj, entreprenoj aŭ sistemojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. István Gulyás, Pri la faka agado de la fervojistaj esperantistoj, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 619-626.

Eksteraj ligilojRedakti