Cité du train

muzeo en Francio

La Cité du Train (Urbo de la Trajno) - Heredaĵo SNCF (Nacia societo de la francaj fervojoj kaj per sigeloj SNCF), en Mulhouse, estas la plej granda fervoja muzeo de Eŭropo.

Cité du train
nacia muzeo • fervoja muzeo
Lando Francio vd
Situo Mulhouse
Poŝtkodo 68200
Estiĝo 19-a de junio 1976
Koordinatoj 47° 45′ 2″ N, 7° 17′ 38″ O (mapo)47.7505567.293889Koordinatoj: 47° 45′ 2″ N, 7° 17′ 38″ O (mapo)
Cité du train (Mulhouse)
Cité du train (Mulhouse)
DEC
Cité du train
Cité du train
Situo de Cité du train
Map
Cité du train
Jaraj vizitantoj: 91 774 (2002)
Retpaĝo http://www.citedutrain.com/
vdr

Kolekto redakti

La muzeo entenas la nuran ĝeneralan kolekton de la historio de la francaj fervojoj. Situanta en Mulhouse (Haut-Rhin), ĝi estas la daŭrigo de la «franca muzeo de la fervojo» (de la eksa nomo de la asocio). Hodiaŭ, la asocio nomiĝas Cité du train - Patrimoine SNCF kaj respondecas pri la konservado de la ĉefaj pecoj de la historia heredaĵo de SNCF. La Urbo de la Trajno ŝirmas hodiaŭ je 60 000 m² plian kolekton de cento da fervojaj maŝinoj, lokomotivoj kaj vagonoj de ĉiuj epokoj.

La SNCF decidis en 1961 la regrupiĝon de la materialoj antaŭgarditaj en la eksa deponejo de Chalon-sur-Saône kaj tiu de Sézanne. Tiu regrupiĝo permesas la eldonon en 1965 de katalogo "Fervojoj de hieraŭ por franca fervoja muzeo" per la franca asocio de la amikoj de la fervojoj (AFAC).

Estis pro la iniciato de du pasiulaj fervojistoj, nome la mulhuza industriisto Jean-Mathis Horrenberger (direktoro de tekstaĵa fabriko) kaj la pariza spertulo en fervoja historio Michel Doerr, kial en 1971 naskiĝis la muzeo. En 1976, la novaj konstruaĵoj de la aktuala muzeo ricevis siajn unuajn vizitantojn.

Dua parto de ekspozicio estas malfermita al la publiko en 1983 kaj la muzeo ricevas 100 000 vizitantojn jare (106 050 en 2019).

 
La vaporlokomotivo Nord 701