Kontraŭpersona mino

La kontraŭpersonaj minoj estas tipo de tera mino. Ili estas desegnitaj por mortigi aŭ senkapabligi siajn viktimojn. Oni uzas ilin por kolapsi la medicinajn servojn de la malamikoj, senmoraligi ties trupojn, kaj damaĝi neblenditajn veturilojn. Pro tio, oni klopodas ĉefe akran vundadon aŭ mutiladon, kaj ne tiom mortigon, ĉar la konsekvencoj de vundito en la milito estas pli problemigaj ol tiuj de mortinto. Tiele, ties plej oftaj efikoj estas amputaĵoj, generorganaj mutilaĵoj, vundoj kaj muskolaj kaj en internaj organoj, aŭ brulaĵoj.

Itala kontraŭpersona mino Valmara 69.

Oni kalkulas ke estas pli ol 110 milionoj de minoj disigitaj en pli ol 64 landoj (la majoritato en Afriko). Ĉiun jaron pli ol dudek ses mil personoj mortiĝas aŭ suferas traumatajn mutilaĵojn pro la eksplodoj de tiuj armiloj. Ili povas resti aktivaj dum pli ol kvindek jaroj post la fino de konflikto. Tre ofte oni ne signalas la minitajn zonojn, ĉar ili estas ofte lanĉitaj hazarde el aviadiloj aŭ el lanĉiloj sen ajna kontrolo sur la zono sur kiu ili falas. Ankaŭ ne oni prilaboras minmapojn, kio okazigas, kiel okazis en Bosnio-Hercegovino, ke multajn fojojn la soldatoj dum retiriĝo antaŭ kontraŭatako fare de la kontraŭulo estas viktimoj de la minoj kiujn ili mem estis lokigintaj antaŭe.