Hugh Martin
Hugh Martin (naskiĝis en 1931, mortis la 1-an de marto 2001), estis skota kaj islanda esperantisto kaj pastro kaj dum jardekoj fakdelegito de UEA pri kristanismo, teologio kaj lingvoj.
Hugh Martin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1930 |
Morto | 1-an de marto 2001 (70-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Islando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Kiel pastro li deĵoris interalie en Islando kaj Egiptio, ĉiam agante ankaŭ por Esperanto: jen kiel delegito en la islanda urbo Akranes, jen kiel multjara UEA-komisiito por arabaj landoj. Ekzemple en la UEA-seminario en Jordanio en 2000 li prelege komparis E-on kaj la araban.
Inter la jaroj 1954 kaj 1961 li prezidis Glasgovan Esperanto-Societon, aktivis en Skota Esperanto-Federacio kaj en Esperanto-Asocio de Britio. Li redaktis la revuon Esperanto en Skotlando (1955-1961, 1996-1999), estis juĝanto de Belartaj Konkursoj, aperigis tradukojn en Skota antologio kaj en 1993 kompilis dudirektan vortaron gaelan-Esperantan, kiu restas tajposkribita.