Esperanto en Skotlando
Esperanto en Skotlando, fondita en 1947, estas la organo-periodaĵo de la Esperanto-Asocio de Skotlando.
Esperanto en Skotlando | |
![]() Esperanto en Skotlando, printempo 2016
| |
Speco | movada revuo |
---|---|
Formato | A5 |
| |
Lando | ![]() |
Urbo | Edinburgo |
Posedanto | Esperanto-Asocio de Skotlando |
Redaktisto | Ed Robertson |
Kunredaktisto | Hju Rid |
Establodato | 1947 |
Lingvo | Esperanto, Angla |
Prezo | 2,50 GBP aŭ 3 EUR |
ISSN | 0014-0643 |
| |
Retejo | Ene de Skotlando.org |
Enhavo Redakti
La periodaĵo enhavas informojn pri la Esperanto-movado: novaĵoj, artikoloj pri famaj homoj, anoncoj, sed bonvenigaj estas ankaŭ noveloj, recenzoj, poemoj, leteroj ktp de la legantaro.
Estas “tradukaj defioj„ en la periodaĵo, por instigi la legantojn traduki el kaj al la angla.
Historio Redakti
Verkantoj Redakti
Kvankam la originala revuo estis de modesta aspekto, ĝia literatura nivelo ĉiam estis alta. Listo de renomaj esperantistoj, kiuj kontribuis al ĉiaj paĝoj inkludas la verkistojn: John Francis, Arthur Dawson Foote, John Sharp Dinwoodie, William Auld, Marjorie Boulton, Bernard Golden, Ŝtefo Urban, Albert Goodheir, ktp.
La unua redaktoro estis William Clarke. En novembro 1949 William Auld transprenis la redakcion, kaj sekvis lin en junio 1956 Hugh Martin. De 1960 ĝis 1975 redaktoris Tom Fraser, kiu, samkiel la fondinto William Clarke, estis fajfano. La plej longdaŭra redaktoro estis Albert Goodheir de 1975 ĝis sia morto en 1995. Post li, duan fojon redaktis la revuon Hugh Martin ĝis 1999. De 1999 ĝis 2001 la redaktoro estis Sian Leitch, kaj depost 2001, Ed Robertson.
Numeroj laŭ jaroj Redakti
1947:1-3, 1948:4-7, 1949:8, 1950:9-12, 1951:13-16, 1952:17-20, 1953:21-22, 1954:23-26, 1955:27, 1956:28-30, 1957:31-34, 1958:35-36, 1959:37-38, 1960:39-41, 1961:42, 1962:43-48, 1963:49-53, 1964:54-57, 1965:58-61, 1966:62-65, 1967:66-69, 1968:70-73, 1969:74-77, 1970:78-81, 1971:82-85, 1972:86-88, 1973:89-93, 1974:94-97, 1975:98-102, 1976:103-104, 1977:105-108, 1978:109-112, 1979:113-116, 1980:117-120, 1981:121-124, 1982:125-128, 1983:129-132, 1984:133-135, 1985:136-138, 1986:139-141, 1987:142-144, 1988:145-147, 1989:148-150, 1990:151-153, 1991:154-156, 1992:157-159, 1993:160-162, 1994:163-165, 1995:166-168, 1996:169-171, 1997:172-174, 1998:175-177, 1999:178-180, 2000:181-182, 2001:183-184, 2002:184-186, 2003:187-188, 2004:189-190, 2005:190-192, 2006:193-194, 2007:195, 2008:196-197, 2009:197, 2011:198, 2012:199, ?:200, 2015:201-202, 2016:203-204, 2017:205-206, 2018:207-208, 2019: 209-210