Štěpán Urban

ĉeĥa komponisto, instruisto de muziko kaj esperantista poeto
(Alidirektita el Ŝtefo Urban)

Štěpán Urban (aŭ Stefo Urban) (naskiĝis la 4-an de oktobro 1913 en Bořanovice, mortis la 4-an de majo 1974 en Prago) estis ĉeĥa komponisto, instruisto de muziko kaj esperantista poeto.

Štěpán Urban
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1913 (1913-10-04)
en Bořanovice
Morto 4-an de majo 1974 (1974-05-04) (60-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Familio
Edz(in)o Eli Urbanová
Okupo
Okupo komponistoesperantistotradukisto • klasika gitaristo • verkistoinstruisto • poeto
vdr

Li laboris kiel muzika pedagogo en konservatorio kaj komponisto, verkis plurajn lernolibrojn pri muziko. Unu el liaj lernantinoj estis lia posta unua edzino, esperantista poetino Eli Urbanová.

Li esperantistiĝis en 1950 kaj baldaŭ verkis novelojn, artikolojn, satirajn versaĵojn, komponis por versaĵoj de konataj esperantistoj. Liaj poemoj estis plurfoje premiitaj en la Belartaj Konkursoj. Plue li verkis aŭ tradukis pli ol cent satirajn poemojn.

Lia verkaro estis prezentita kadre de la tutjara ekspozicio "Esperanto kaj muzoj" en la Esperanto-Muzeo en Svitavy (2013-2014) [[1], p. 38].

Eldonitaj verkoj redakti

  • La sorĉisto (1954. En: 33 rakontoj: p. 203)
  • Nova Ezopo (Antaŭparolo de Poul Thorsen. Ilustr. de Jaromir Skřivánek. La Laguna: Régulo, 1961. 127 p.)
  • La forlasita gitaro / Tragedio sur la kajo. (1989. En: Trezoro: la Esperanta novelarto; p. 419-426, vol. 1)
  • Guto (1991. En: Nova Esperanta krestomatio; Red. William Auld; p. 427)

En manuskripto redakti

  • Taglibro de Esperantisto
  • Don Q de l' Espero
  • Kolumbiado (satiroj)
  • La Serĉado (poemciklo)
  • Hirtaj Kantoj
  • Tra l' Pordotruo

Ĉeĥlingve redakti

  • Abeceda hudby. Obecná hudební nauka (Aboco de la muziko. Ĝenerala muzika scienco, 1944)
  • Na kytaru bez not (Gitarludado sen muziknotoj, pluraj eldonoj)
  • O kytaře. Dějiny, vývoj, význam nástroje (Pri la gitaro. Historio, evoluo, signifo de la instrumento, 1944)
  • Přípravná škola hry na kytaru; melodie, akordy, písně s doprovodem sólové kytary (Prepara lernolibro de gitarludado; melodioj, agordoj, kantoj akompanataj de solgitaro)

Sonregistraĵoj redakti

  • Black Fan - surgitare interpretas Martin Mysliveček [1]
  • Impromptus - surgitare interpretas Josef Mazan [2]

Registraĵoj de la esperantlingvaj verkoj redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.