Packorpuso (angle: Peace Corps) estas usona humanitara organizaĵo kiu sendas volontulojn al helpobezonaj landoj, samtempe stimulante interkompreniĝon kun ties loĝantoj. La packorpuso sendas volontulojn tra la mondo en pli ol 70 landoj por kunlabori kun registaraj agentejoj, lernejoj, senprofitcelaj organizaĵoj, neregistaraj organizaĵoj kaj entreprenistoj en la kampoj de entreprenado, informteknologio, agrikulturo kaj vivmedio kaj (la plej granda); edukado, ekzemple disvolvi bibliotekojn kaj teknologiajn rimedajn centrojn[1].

Packorpuso
Peace Corps
emblemo
Emblemo de la Peace corps
registara organizaĵo
Komenco 1-a de marto 1961
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono, Usono
Agareo

volontulado

Filioj Peace Corps Office of Inspector General vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

 
Landoj, kie la Packorpuso nuntempe aktivas (purpura) kaj kie ĝi antaŭe funkciis (helviola).

La Pactrupo estis fondita la 1-an de marto 1961 laŭ iniciato de John F. Kennedy kaj agnoskita de la leĝdona instanco de Usono (United States Congress) kiel konstanta sendependa agentejo en la sama jaro. La programo estiĝis kiel rezulto de la Malvarma Milito por kontraŭstari la ĉinan kaj sovetian influon en aliaj ŝtatoj. Post ĉi tiu tempo, la packorpuso celis helpi interesitajn landojn kun trejnitaj specialistoj kaj antaŭenigi interkompreniĝon inter usonanoj kaj homoj de la gastigantaj landoj.

Volontuloj redakti

La volontula servo de la packorpuso helpas plibonigi la vivon de homoj en komunumoj tra la mondo, sed la volontuloj mem ankaŭ ricevas praktikajn avantaĝojn: ili lernas novajn lingvojn, akiras spertojn en gvidado kaj internacia disvolvoĝo, ĉar ili laboras kiel partneroj kaj amikoj en siaj gastigantaj landoj.

La ĉioma nombro de volontuloj kaj staĝuloj (en 2014) superis pli ol 7 000 homoj en almenaŭ 65 landoj el kiuj 63% estis virinoj, 37% estis viroj. 93% ne estis edziĝintaj, 7% estis edziĝintaj aŭ edziĝintaj. Averaĝa aĝo estis 28,7 jaroj. Volontuloj pli ol 50-jaraj konsistigis 8% de la tuta partoprenantaro. Lillian Carter, patrino de usona ŝtatprezidinto Jimmy Carter, eniris la packorpuson en la aĝo de 68 jaroj kiel volontulino pri publika sano en Barato kaj konsideris tiun periodon kiel unu el la plej kontentigaj spertoj de ŝia vivo[2]. Almenaŭ 200 000 homoj deĵoris jam en la packorpuso.

La volontuloj iras labori eksterlande dum du jaroj. Dum tiu tempo ili ricevas stipendion adaptitan al sia restadloko por kovri siajn vivkostojn kaj fine de la 2 jaroj ankaŭ 8.000 usonajn dolarojn por helpi ilin reintegriĝi en la usona socio[3].

Aktualaj programoj inkluzivas operaciojn kontraŭ malario kaj mediprotektado ekzemple rearbarigo.

Kinarto redakti

Peace Corps (packorpuso) fariĝis parto de la usona kulturo. Peace Corps ĉeestas en pluraj filmoj (Dirty dancing, Qué Hacer?, Blood Diamond, Love at First Overturn, Pájaros de verano kaj Sangre de cóndor).

Kritiko kaj problemoj redakti

Negativa reprezento estas en la filmo Sangre de cóndor filmita de la bolivia reĝisoro Jorge Sanjinés, en kiu volontuloj de Peace Corps estas prezentataj kiel arogantaj kaj rasismaj detruantoj de indiĝena kulturo. En ĉi tiu filmo estas sceno, kie la indiĝenoj atakas klinikon, kie packorpusaj volontuloj steriligas virinojn kontraŭ ilia volo. En 1971, ankaŭ post ĉi tiu filmo Peace Corps estis forpelitaj de Bolivio.

La ĉefaj problemoj koncernas la sekurecon de volontuloj, precipe virinoj. En 2009 Casey Frazee, kiu suferis seksĉikanadon deĵorante en Sudafriko, kreis First Response Action, aktivan grupon por volontuloj, kiuj estas viktimoj de fizika aŭ seksa perfortoj. En 2010, raporto estis kompilita, surbaze de oficialaj dokumentoj, kiuj listigis centojn da kazoj de perfortaj krimoj kontraŭ volontuloj ekde 1989. En 2011, enketo malkaŝis, ke pli ol 1 000 junaj usonaj virinoj estis seksperfortitaj aŭ persekutitaj en la pasinta jardeko dum servado en la packorpuso eksterlande[4]. Alia viktimo estis Kate Puzey, volontulino, kiu en marto 2009 estis trovita mortigita en benina vilaĝo, kie ŝi servis, suspektita, ke ŝi raportis problemon pri virina perforto en la vilaĝa lernejo[5].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo de la packorpuso: www.peacecorps.gov

Fotoj por Paco, nekutima vojaĝfotografio fare de volontuloj de Peace Corps

La Paco-Galerio: pli ol 700 fotoj de packorpusaj volontuloj tra la mondo.

Referencoj redakti

  1. (en) Education: Teach lessons that last a lifetime, Peace Corps
  2. (en) Daniel Yee (2005). en Peace Corps Online
  3. (en) Wilson, Jeff, Peace Corps: A Change of Mind and Heart. Whitworth College (2006). la 12-an de majo 2007
  4. (en) "Peace Corps Gang Rape: Volunteer Says U.S. Agency Ignored Warnings". ABC News. la 12-an de januaro 2011.
  5. (en) Xeni Jardin, Peace Corps volunteers speak out against "gross mismanagement of sexual assault complaints", boingboing.net, la 11-an de majo 2011.