Sub la vivmedio oni komprenas aron de kondiĉoj kaj influoj de esenca graveco por la vivo de organismoj (kiel homoj, bestoj, plantoj) kaj ekosistemoj. Ĝi estas la medio en kiu la organismoj vivas.

La viv-medio estas la tuteco de kondiĉoj kaj influoj de la (natura) medio, ebligante vivon sur la tero.

La termino vivmedio rilatas al la fizika medio, la natura medio. La rilatoj inter organismoj, populacioj aŭ komunumoj kaj ilia medio estas la centra temo de la ekologio. En la studo de tiuj kondiĉoj kaj influoj biotaj kaj abiotaj medifaktoroj povas esti distingitaj.

La koncepto de vivedio ankaŭ aludas al la rilatoj ene de populacioj de ununura specio, la intraspecifaj dependeco-rilatoj. La populacibiologio estas koncernita kun la studo de tio ĉi.

Vidu ankaŭ redakti