Malfermi la ĉefan menuon
Biodiverseco en 15-jara rearbarigata tero.
21-jara plantejo de ruĝa pino en Suda Ontario.

Rearbarigo estas unu el la plej efikaj sistemoj por eviti la problemojn kaj sekvojn de senarbarigo.

Enhavo

EkzemplojRedakti

En Ĉinio, kie okazis iam enorma detruado de arbaroj, registaroj postulis en la pasinteco, ke ĉiu kapabla civitano inter la aĝoj de 11 kaj 60 plantu tri ĝis kvin arbojn ĉiujare aŭ faru similan laboron en aliaj forstaj servoj. La registaroj asertis, ke almenaŭ mil milionoj da arboj estis plantitaj en Ĉinio ĉiujare ekde 1982. Tio jam ne estis tiom necesa poste laŭ registaraj ĉefaj politikaj decidoj, sed la 12a de marto ĉiujare estas celebrata ankoraŭ en Ĉinio kiel la Planta feritago. Krome, oni enmetis la projekton Verda Murego de Ĉinio kiu intencas halti la etendiĝon de la dezerto de Gobi pere de la plantado de arboj. Tamen, pro granda elcento de arboj mortintaj post plantado (ĝis 75%), la projekto ne estis tre sukcesa kaj regula karboproduktado pere de fleksebla sistemo povus esti plej bona eblo. En okcidentaj landoj, pliigo de la konsumobezono por lignoproduktoj kiuj estis produktitaj kaj kolektitaj laŭ daŭrigebla metodo emigas terposedantojn kaj forstajn industriojn iĝi pli kaj pli daŭrigeblaj pri siaj praktikoj ĉe forsta aranĝado kaj lignoproduktado.

Forsta plantadoRedakti

Por alfronti la mondan lignopeton oni sugestis far forstaj aŭtoroj Botkins kaj Sedjo, ke taŭgus plantejoj de arbaroj alte produktivaj. Oni kalkulis, ke plantejoj produktantaj je 10 m³ por hektaro ĉiujare povus provizi la tutan lignon bezonatan por internacia komerco de 5 elcento de en la mondo ekzistanta arbartero. Kontraste natura arbaro produktas ĉirkaŭ 1–2 m³ por hektaro, tio estas 5 al 10 fojojn pli da arbartero ol bezonata por nuna lignopeto. Forester Chad Oliver sugestis, ke estus efika arbara mozaiko kun intermetitaj altoproduktanta arbartero kaj konservotero.[1]

Laŭ internacia teamo de sciencistoj, estrita de Pekka Kauppi, profesoro de media sciencaro kaj politiko ĉe Universitato de Helsinki, senarbarigo jam farita povus esti invertita per arboplantado en 30 jaroj. Tiun konkludon oni atingis, per analizoj de datumoj akirita el FAO.[2]

Rearbarigo per arboplantado, povus antaŭenigi la ŝanĝon en precipitado pro klimata ŝanĝo. Tio povus esti farita per studo pri kie oni spertas, ke la precipitado pliiĝas (vidu la tutmonda tema mapo de pluvo en 2050) kaj realigo de rearbarigaj projektoj en tiuj lokoj. Ĉefe en areoj kiel Niĝero, Sieraleono kaj Liberio estas gravaj kandidatoj; en granda parto ĉar ili suferas ankaŭ pro dezertetendiĝo (Saharo) kaj malpliiĝanta biodiverseco (estante gravaj biodiversecaj varmaj lokoj).

Vidu ankaŭRedakti

Notoj kaj referencojRedakti