Replantado estas la procezo remetado de plantoj kaj rekonstruo de la grundo de damaĝita tero. Tio povas esti natura procezo produktita de koloniigo fare rekte de plantoj kun sekva sukcesio, aŭ artefarita (homfarita) renaturiga inĝenierado, akceliga procezo desegnita por ripari damaĝon faritan al pejzaĝo pro incendio, minado, inundo, aŭ aliaj kaŭzoj. Origine la procezo konsistis simple je aplikado de semoj kaj sterkon al damaĝitaj terenoj, kutime herbojtrifolioj. La fibreca reto de la radikoj de herboj estas utila por tuja erozikontrolo, partikulare sur dekliva grundo. Establi pli longdaŭrajn plantokomunumojn postulas antaŭkalkulojn pri taŭgaj specioj laŭ la klimato, grando de kvanto postulita, kaj efiko de replantita vegetaĵaro sur loka faŭno.[1] La motivoj malantaŭ replantado povas esti tre diversaj, kaj teknikaj kaj estetikaj, sed kutime estas evitado de erozio kio estas la ĉefa tialo. Replantado helpas preventi grunderozion, plibonigas la kapablon de la grundo por absorbi pli da akvo en gravaj pluvokazoj, kaj resume klare malpliigas malklarecon al la apudaj akvejoj. Replantado helpas ankaŭ al protektado de konstruitaj kampoterasoj kaj aliaj terverkoj.[2]

Replantado ĉe la bordoj de la rivero Potomako, Usono.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Revegetating Riparian Areas in the Southwest “Lessons Learned” David R. Dreesen, Agronomist/Horticulturist Gregory A. Fenchel, Manager USDA–NRCS Los Lunas Plant Materials Center
  2. A Revegetation Manual For Alaska Stoney J. Wright 2008

Bibliografio redakti

  • "Revegetation in Alaska: Usibelli, seeds & topsoil, and mycorrhizae," Dot Helm. Agroborealis (37:2) Arkivigite je 2006-05-13 per la retarkivo Wayback Machine 4-15.
  • Broadhurst LM, et al. (2008) Seed supply for broadscale restoration: maximizing evolutionary potential. Evolutionary Applications 1(4):587-597.