Agroforstumado

(Alidirektita el Agroforstado)

Agroforstumado (angla: agroforestry)forstumado de agro (= kulturita kampo) ankaŭ nomata arbara agrikulturo, konsistas el la kombino de arboj kaj arbustoj kun tradicia agrikulturo.

Agroforstumado en Kédougou, Senegalio

Avantaĝoj redakti

Arboj apud la kampoj (eĉ de greno)

  • donas ombron al la grundo
  • malhelpas erozion.
  • protektas kontraŭ sekiĝo kaj frosto.
  • nutras la human tavolon.
  • plibonigas biodiversecon
  • birdoj ekzemple trovas protektejon kaj povas kapti insektojn kiu alimaniere (en la gigantaj senarbaj kamegoj ne plu funkcias[1].

Agroforstumado estas dinamika kaj natura agrikultura sistemo kiu kombinas arbojn kun legomoj kaj/aŭ brutaro.

Eŭropo redakti

Nur antaŭ nelonge ekestas pli kaj pli da intereso en agroforstumado pro la klimata ŝanĝiĝo kiu kaŭzas perdojn en la rikoltoj ekzemple de virnberoj en Francio. En Restinclières, en apudeco de Montpellier (FR), oni jam praktikas pli longe la agroforstumadon kaj kun sukceso[1].

Sahelo redakti

Tiu ĉi tekniko, kiu transformis la okcidentan Sahelon, estas unu el la plej promesplenaj ekzemploj de la maniero laŭ kiu malriĉaj loĝantaroj povas alfronti la klimatan ŝangon[2].

Tiu speco de agrikulturo jam disvastiĝis tra vastaj zonoj de Burkina Faso, Niĝero kaj Malio, kaj transformis centmilojn da hektaroj duondezertaj en pli produktivajn grundojn:

«Temas verŝajne pri la plej pozitiva ekologia ŝanĝo kun plej granda amplekso en Sahelo, kaj eble en tuta Afriko»[2]

 
Tayap (vilaĝo en Kamerunio) suferis pro senarbarigo. En 2011 Tayap lanĉis projekton por antaŭenigi agro-ekologion kaj ekoturismon por subteni la biologian diversecon kaj la enspezojn de la loka loĝantaro.

Tiu metodo teknike nomiĝas ankaŭ «nature helpata regenero» (NHR). Sciencaj esploroj konfirmas la multajn avantaĝojn de la enkonduko de arboj ene de la nutraĵo-kultivejoj: ili protektas junajn plantidojn de vento, kontribuas teni la humidecon en la grundo, dum ilia ombro ŝirmas la plantojn kontraŭ varmego. La falintaj folioj utilas kvazaŭ kiel «pajlotavolo» (humo), pliigas la fekundecon de grundo kaj provizas manĝaĵon por la brutaro. En kazo de malsatego, homoj eĉ povos manĝi foliojn de kelkaj arboj. 

«Antaŭe, kamparanoj estis kelkfoje devigitaj semi 4- aŭ 5-foje siajn kampojn, ĉar vento forblovis la grajnojn. Arboj agas kiel ŝirmiloj kaj firmigas la grundon; necesas semi nur unufoje.»[2]

Danke al la agroforstumado, oni povas nun ekvidi sur satelitaj fotoj, analizitaj de la usona geologia instituto (US Geological Survey), la landlimon inter Niĝero kaj Niĝerio. Ĉe la Niĝer-flanko, oni malkovras abundan arban kovraĵon ; ĉe la Niĝerio-flanko, kie vastaj projektoj de arboplantado videble malsukcesis, la grundo aspektas preskaŭ nuda[2].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (de,fr) Mit Baŭmen gegen die Düre (kun arboj kontraŭ la sekeco), Arte TV,
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Mark Hertsgaard, Kiel Sahelo reverdiĝas, Le Monde Diplomatique en Esperanto, la 1-an de aŭugusto 2010.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti