Kampo (agrikulturo)

kulturata aŭ kulturebla terpeco
Ĉi tiu artikolo temas pri kulturebla terpeco. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Kampo.

Kampoagro en agrikulturo estas kulturata aŭ kulturebla terpeco, kutime, sed ne necese, ebena aŭ preskaŭ ebena.

Vincent van Gogh, Auvers, 1890
Kulturata kampo dum somero en Hamois, Belgio.

Uzo en Esperanto redakti

Apud la vorto "kampo", kiu havas plurajn aliajn signifojn, ekzistas la ne-oficiala vorto "agro", kiu havas nur la terkultivadan signifon de kampo. Laŭ kelkaj (interalie laŭ PIV) la signifo de "agro" tamen ne tute samas al la terkultivada signifo de "kampo": Laŭ ili agro ĉiam estas kultivata, dum kampo estas nur "kultivata aŭ kultivebla".

Grunda influo redakti

La grundotipo rekte influas kiom kulturebla kaj fekunda estos la kampo kaj gvidas la laboron por kulturebligi la celitan terpecon. Ekzemple:

  • humoriĉa grundo (humo): tre fekunda
  • ĉernozjomo: tre fekunda
  • sablo: nur malmultaj plantoj povas bone kreski sur ĝi
  • argilo: iom facile kultivebla
  • bruna arbara grundo
  • ktp

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri kampo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Li serĉas la venton sur la kampo. 
  •  
     Arbaro aŭdas, kampo vidas. 
  •  
     Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas. 

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti