Uvira
Uvira estas grandurbo kaj diocezo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). La nacia lingvo parolata en la urbo estas la svahila. Uvira estas romkatolika diocezo kaj apartenas al la episkopujo de Bukavu.
Uvira | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo • setlejo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 3° 24′ S, 29° 8′ O (mapo)-3.404429.1379 [+] | ||
Alto | 746 m [+] | ||
Areo | 16 km² (1 600 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Uvira [+] | |||
Bazaj informoj
redaktiGeografio
redaktiUvira situas inter montoj ĉe la nordokcidenta bordo de la lago Tanganjiko proksime de Burundo en la orienta parto (eĉ rando) de la lando. Bukavu troviĝas 105 (voje 120), Goma 192, Butembo 396, Lubumbashi 937, Kinŝaso 1540, Boma 1805 km.
Historio
redaktiUvira estis la antaŭa provinca ĉefurbo dum la regado de Mobutu Sese Seko, la regiono Sud-Kivuo estis parto de la regiono Kivuo. Post la formado de la provinco Sud-Kivuo, la ĉefurbo de la provinco fariĝis Bukavu .
Trafiko
redaktiLa haveno nomata Kalundu, ĉe la suda flanko de la urbo, ofertas boatajn konektojn al Kalemie, Kigoma (en Tanzanio) kaj Buĵumburo (ĉefurbo de Burundo (situanta je nur 15 kilometrojn).
Ĉefvojoj kondukas al Bukavu (120 km norden) kaj Buĵhumburo, krome estas malpli grava (kaj bona) vojo suden (Fizi 60 km suden).
Klimato
redaktiUvira situas en subtropika klimato. La temperaturo varias inter 19 kaj 22 °C. Jare pluvas ĉ. 1400 mm. La pluvo kulminas en marto kaj novembro, malkulminas en julio.
La 17-an de aprilo 2020 okazis inundoj pro pluvego. Oni nombras 27 mortintojn. Kelkaj personoj mankas kaj probable troviĝas en la ruinoj de la detruitaj domoj. Oni timas pri sanproblemoj pro la manko je trinkakvo (la firmao, kiu disdonas trinkakvon, estis detruita). [1]
Esperanto en Uvira
redaktiLa urbeto Uvira estas niĉo de vigla Esperanto-agado : Esperantologiaj semajnoj, seminario pri paco (2005) al kiu partoprenis pli ol 160 personoj[2].
Referencoj
redakti- ↑ http://www.rfi.fr/fr/afrique/20200420-rdc-uvira-compte-morts-inondations-risques-sanitaires
- ↑ Birindwa Mushoshi, Esperanto en orienta Afriko, Heroldo de Esperanto, 2250 (17:2015).
Eksteraj ligiloj
redakti- Statistikoj pri larĝaj urboj en D.R.Kongo
- Mapo de Uvira, distancoj Arkivigite je 2014-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo de Demokrata Respubliko Kongo (PDF)
- Esperanto en Uvira