Buĵumburo

la ĉefurbo de Burundo

Buĵumburo (burunde kaj france Bujumbura) estas la plej granda urbo de orient-afrika ŝtato Burundo kun ĉirkaŭ 1 300 000 loĝantoj en jaro 2018. La urbo situas ĉe la Tanganjika-lago kaj estas la eksa ĉefurbo[1] de Burundo kaj ekonomia centro. La urba teritorio konsistigas la provincon Bujumbura Mairie, unu el la 17 administraj provincoj de la lando, kaj krom per la lago Tanganjiko ĉirkaŭatas nur per la apudurba provinco Bujumbura Rural.

Buĵumburo
(Usumbura)
france: Bujumbura, burunde: Bujumbura
urbo
Bujumbura.JPG
Vido al Buĵumburo kaj lago Tanganjiko
Lando Burundo Burundo
Historia regiono Germana Orient-Afriko
Lago Tanganjiko
Situo Buĵumburo
 - alteco 774 m s. m.
 - koordinatoj 03°22′32″S 29°21′33″E  /  3.37556°S, 29.35917°O / -3.37556; 29.35917 (Buĵumburo) (mapo)
Areo 86,54 km² (8 654 ha)
Loĝantaro 1 300 000 (2018)
Denseco 15 021,96 loĝ./km²
Fondo 19-a jarcento
Horzono GMT (UTC+2)
Situo enkadre de Burundo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Burundo
Situo enkadre de Afriko
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Afriko
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bujumbura
Retpaĝo: www.villedebujumbura.org
Buĵumburo kaj lago Tanganjiko
Buĵumburo

En la urbo estas produktataj i.a. cemento, teksaĵo kaj sapo. Buĵumburo estas ankaŭ la plej granda interna haveno, grava enŝipigejo de la eksportvara plimulto (kafo, kotono, felo kaj stano) ĉe la Tanganjika-lago.

Buĵumburo evoluis el vilaĝeto, kiu estis ekde 1889 milita posteno de la iama Germana Orient-Afriko. Post la dua mondmilito ĝi iĝis administra centro de belgia popolunia mandato pri Ruanda-Urundi. La urbo estis alinomita de Usumbura al Buĵumbura, kiam Burundo en 1962 sendependiĝis. Ekde la sendependiĝo Buĵumburo estis loko de multaj interetnaj bataloj, kiam la hutuoj batalis kontraŭ la tuci-dominata armeo de Burundo.

Esperanto en BuĵumburoRedakti

En decembro 2019 okazis en Buĵumburo la 7a Afrika Kongreso de Esperanto organizita de la Afrika Komisiono de UEA kaj de la landa Asocio ANEB. Aliĝis 200 personoj. Partoprenis 135 personoj, el Burundo, Tanzanio, orienta DR Kongo, Kamerunio, Togolando kaj Madagaskaro. UEA estis reprezentita de sia estrarano Jérémie Sabiyumva. ILEI estis reprezentita de sia prezidanto Mireille Grosjean. TEJO estis reprezentita de Rakoen Maertens el Belgio kaj Francesco Maurelli el Italio.

ReferencojRedakti

  1. Burundi names Gitega as new capital (angle). Arkivita el la originalo je 2019-05-08. Alirita 3-a de januaro 2020.

Eksteraj ligilojRedakti