Sud-Kivuo

Provinco de la Demokratia Respubliko Kongo

La provinco Sud-Kivuo respektive Suda Kivuo (france Sud-Kivu, kontraste al la norde najbara Nord-Kivuo) estas unu el dek provincoj de Demokratia Respubliko Kongo, kovranta la orientan landliman parton de la ŝtato. Laŭ oficiala takso el la jaro 2010 ĝi havis 4 614 768 loĝantojn. Konsiderante ke la provinca areo estas 65 070 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de 71 homoj por kvadrata kilometro. La administra centro estas la urbo Bukavu. La oficiala lingvo en la provinco estas la franca, nacia lingvo la svahila.

Sud-Kivuo
provinco de Demokratia Respubliko Kongo [+]

LandoDemokratia Respubliko Kongo

Koordinatoj3° S, 28° O (mapo)-3.016666666666728.266666666667Koordinatoj: 3° S, 28° O (mapo)
ĈefurboBukavu
- koordinatoj3° S, 28° O (mapo)-3.016666666666728.266666666667Koordinatoj: 3° S, 28° O (mapo) [+]
Areo64 791 km² (6 479 100 ha) [+]

Loĝantaro5 772 000 [+] (2015)
Denseco89,09 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2CD-SK

Sud-Kivuo (Tero)
Sud-Kivuo (Tero)

Sud-Kivuo (Demokratia Respubliko Kongo)
Sud-Kivuo (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Sud-Kivuo
Sud-Kivuo

Map
Sud-Kivuo

Vikimedia Komunejo:  Sud-Kivu [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Geografio redakti

Sud-Kivuo limas je la provincoj Nord-Kivuo norde, Maniema okcidente kaj Katanga sude. Oriente ĝi limas je la najbaraj landoj Ruando, Burundo kaj Tanzanio.