Provinco Équateur

eksa provinco de la Demokratia Respubliko Kongo

Provinco Équateur respektive Provinco Ekvatora estis unu el dek provincoj de Demokratia Respubliko Kongo, kovranta la nordokcidentan parton de la lando. Ĝi ekzistis de 1917 ĝis 2015. Laŭ oficiala takso el la jaro 2010 ĝi havis 7 501 902 loĝantojn. Konsiderante ke la provinca areo estis 403 292 kvadrataj kilometroj, el tio rezultis loĝdenso de 19 homoj po kvadrata kilometro. Administra centro estis la urbo Mbandaka. Aliaj urboj estis Gemena, Bumba, Lisala, Binga kaj Gbadolite, inter aliaj. Oficiala lingvo en la provinco estis la franca, nacia lingvo la lingala.

Provinco Équateur
Provinco
provinco de Demokratia Respubliko Kongo [+]

LandoDemokratia Respubliko Kongo

Koordinatoj0° N, 18° O (mapo)0.04764718.256Koordinatoj: 0° N, 18° O (mapo)
ĈefurboMbandaka
- koordinatoj0° N, 18° O (mapo)0.04764718.256Koordinatoj: 0° N, 18° O (mapo) [+]
Akvokolektejo403 292 km² (40 329 200 ha) [+]
Areo403 292 km² (40 329 200 ha) [+]

Loĝantaro7 501 902 [+] (2010)
Denseco18,6 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2CD-EQ

Provinco Équateur (Tero)
Provinco Équateur (Tero)

Provinco Équateur (Tero)
Provinco Équateur (Tero)
DEC

Map
Provinco Équateur

Vikimedia Komunejo:  Équateur (former province) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Per disigo de la malnova provinco Ekvatora en 2015 ekestis la novaj provincoj Norda Ubango, Mongalo, Suda Ubango, Ekvatoro kaj Ĉuapo.[1]

Kolonia banko en Mbandaka

Referencoj

redakti
  1. "Découpage territorial: procédures d'installation de nouvelles provinces". Radio Okapi. 13-a de julio 2015. Arkivita el la originalo la 19-an de julio 2015. Alirita la 21-an de januaro 2021.