Lisala estas urbo, teritorio kaj ĉefurbo de la nove kreita provinco Mongala en Demokratia Respubliko Kongo situanta ĉe la dekstra bordo de la rivero Kongo. Tie naskiĝis Mobutu, la 14an de oktobro de 1930.

Lisala
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 79 235  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 2° 8′ N, 21° 31′ O (mapo)2.1421.51Koordinatoj: 2° 8′ N, 21° 31′ O (mapo) [+]
Alto 409 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lisala (Demokratia Respubliko Kongo)
Lisala (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Lisala
Lisala
Situo de Lisala

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lisala [+]
vdr

La loĝantaro de la teritorio estas komponita de diversaj popoloj, ĉefe Ngombe krom minoritatoj de Mongoj, Ngandioj, Ngvakaoj kaj Budjaoj.

La teritorio estas trapasata de la nacia ŝoseo N6 de orientookcidenten, kaj de la ŝoseoj R328, R329, R336, kaj R338. La konturo de la teritorio estas markita de la rivero Mongala norde kaj de la riverego Kongo sude.

La regiono havas fortan agrikulturan ekonomion, ĉefe pro rikoltoj de rizo, manioko, arakido, maizo, kakao, kafo, palmoleo, nuksoj kaj kaŭĉuko.

Lisala estis sidejo de provinco Mez-Kongo kiu ekzistis el 1963 al 1966.

Referencoj redakti