Provinco Mongalo
Provinco Mongalo estas unu el la novaj dudek ses provincoj de Demokratia Respubliko Kongo kreitaj en 2015, en la nordokcidenta parto de la lando. Laŭ oficiala takso el la jaro 2020 ĝi havis 2 114 100 loĝantojn.[1] Konsiderante ke la provinca areo estas 58 141 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de po 36,36 homoj por kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Lisala. Tie naskiĝis Mobutu, la 14-an de oktobro de 1930.
Provinco Mongalo | |||
---|---|---|---|
distrikto de Demokratia Respubliko Kongo, provinco de Demokratia Respubliko Kongo [+] | |||
Lando | Demokratia Respubliko Kongo | ||
Ĉefurbo | Lisala | ||
- koordinatoj | 2° N, 22° O (mapo)2.1521.51666667Koordinatoj: 2° N, 22° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 58 141 km² (5 814 100 ha) [+] | ||
Areo | 58 141 km² (5 814 100 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 2 114 100 (stato: takso de 2020) | ||
Denseco | 36,36 loĝ./km² [+] [+] | ||
ISO 3166-2 | CD-MO | ||
Provinco Mongalo | |||
Vikimedia Komunejo: Mongala Province [+] | |||
La provincoj La provincoj Norda Ubango, Mongalo, Suda Ubango, Ekvatora kaj Ĉuapo estis rezulto de la disigo de la iama provinco Ekvatora.[2]
La provinco ekhavas sian nomon laŭ la rivero Mongala. Ili vivtenas sin ĉefe el farmado, fiŝkaptado kaj ĉasado, krom ioma riverkomerco.[3]
Notoj
redakti- ↑ loĝantaro laŭ la retejo citypopulation.de (germane kaj angle)
- ↑ "Découpage territorial: procédures d'installation de nouvelles provinces". Radio Okapi. 13-a de julio 2015. Arkivita el la originalo la 19-an de julio 2015. Alirita la 21-an de januaro 2021.
- ↑ Emizet F. Kisangani, F. Scott Bobb (2010). Historical Dictionary of the Democratic Republic of the Congo. Scarecrow Press. p. 45. ISBN 978-0-8108-5761-2.
Ĉopo • Ĉuapo • Ekvatoro • Ituro • Kasajo • Kasajo Centra • Kasajo Orienta • Kinŝaso • Kongo Centra • Kvango • Kvilo • Lomamo • Lualabo • Mai-Ndombo • Malsupra Uelo • Maniemo • Mongalo • Norda Kivuo • Norda Ubango • Sankuro • Suda Kivuo • Suda Ubango • Supra Katango • Supra Lomamo • Supra Uelo • Tanganjiko