Provinco Sankuro

provinco de la Demokratia Respubliko Kongo

Provinco Sankuro estas unu el la novaj dudek ses provincoj de Demokratia Respubliko Kongo kreitaj en 2015, en la centra parto de la lando. Laŭ oficiala takso el julio 2020 ĝi havis 2 593 400 loĝantojn.[1] Konsiderante ke la provinca areo estas 105 000 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de po 13 homoj por kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Lusambo.

Provinco Sankuro
provinco de Demokratia Respubliko Kongo [+]

LandoDemokratia Respubliko Kongo

ĈefurboLusambo
- koordinatoj3° S, 24° O (mapo)-3.357523.59666667Koordinatoj: 3° S, 24° O (mapo)
Akvokolektejo105 000 km² (10 500 000 ha) [+]
Areo105 000 km² (10 500 000 ha) [+]

Loĝantaro2 593 400 (stato: takso de 2020)
Denseco24,7 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2CD-SA

Provinco Sankuro (Tero)
Provinco Sankuro (Tero)

Provinco Sankuro (Demokratia Respubliko Kongo)
Provinco Sankuro (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC

Map
Provinco Sankuro
Vikimedia Komunejo:  Sankuru, Democratic Republic of the Congo [+]
vdr

La provinco Kasajo Orienta, provinco Lomamo kaj provinco Sankuru estis rezulto de la disigo de la iama Provinco Kasajo Orienta.[2]

La provinco ekhavas sian nomon laŭ la rivero Sankuru. Geografiaj elementoj estas la riveroj Sankuru, Lomami, Lubefu kaj Lukenie. Estas tipe tri naturaj medioj en la provinco: nome arbaroj, savanoj kaj arbustoj. Estas nombraj montoj, valoj kaj rimarkindaj naturaj baroj. Tiu provinco havas riĉan faŭnon, kiel leonoj, zebroj, antilopoj, tragelafoj, hipopotamoj, variaj specioj de tropikaj serpentoj, krokodiloj, testudoj, variaj specioj de simioj, fiŝoj, birdoj kaj ĉimpanzoj. Sankuru havas tre riĉan biodiversecon.

Ĉefministro Patrice Lumumba kaj muzikisto Papa Wemba devenis el tiu regiono.

  1. loĝantaro laŭ la retejo citypopulation.de (germane kaj angle)
  2. "RDC: le Kasaï-Oriental éclate en trois nouvelles provinces". Radio Okapi. 16-a de julio 2015. Arkivita el la originalo la 18-an de julio 2015. Alirita la 21-an de januaro 2021.