Provinco Supra Lomamo
Provinco Supra Lomamo (france Haut-Lomami) estas unu el la novaj dudek ses provincoj de Demokratia Respubliko Kongo kreitaj en 2015, en la sudorienta parto de la lando. Laŭ oficiala takso el julio 2020 ĝi havis 3 662 800 loĝantojn.[1] Konsiderante ke la provinca areo estas 108 204 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de po 23 homoj por kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Kamina.
Provinco Supra Lomamo | |||
---|---|---|---|
provinco de Demokratia Respubliko Kongo [+] | |||
Lando | Demokratia Respubliko Kongo | ||
Ĉefurbo | Kamina | ||
- koordinatoj | 9° S, 25° O (mapo)-8.7386111124.99055556Koordinatoj: 9° S, 25° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 108 204 km² (10 820 400 ha) [+] | ||
Areo | 108 204 km² (10 820 400 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 3 662 800 (stato: takso de 2020) | ||
Denseco | 33,85 loĝ./km² [+] [+] | ||
ISO 3166-2 | CD-HL | ||
Provinco Supra Lomamo | |||
Vikimedia Komunejo: Haut-Lomami [+] | |||
La provincoj Tanganjiko, Supra Lomamo, Lualabo kaj Supra Katango estis rezulto de la disigo de la iama pli granda provinco Katanga en 2015.[2]
La provinco ekhavas sian nomon laŭ la rivero Lomami. Ili vivtenas sin ĉefe el farmado, fiŝkaptado kaj ĉasado, krom ioma riverkomerco.[3]
Notoj
redakti- ↑ loĝantaro laŭ la retejo citypopulation.de (germane kaj angle)
- ↑ "Le Katanga officiellement démembré en quatre nouvelles provinces". Radio Okapi. 16a de Julio 2015. Arkivita el la originalo la 19an de Julio 2015. Alirita la 21an de Januaro 2021.
- ↑ Emizet F. Kisangani, F. Scott Bobb (2010). Historical Dictionary of the Democratic Republic of the Congo. Scarecrow Press. p. 45. ISBN 978-0-8108-5761-2.
Ĉopo • Ĉuapo • Ekvatoro • Ituro • Kasajo • Kasajo Centra • Kasajo Orienta • Kinŝaso • Kongo Centra • Kvango • Kvilo • Lomamo • Lualabo • Mai-Ndombo • Malsupra Uelo • Maniemo • Mongalo • Norda Kivuo • Norda Ubango • Sankuro • Suda Kivuo • Suda Ubango • Supra Katango • Supra Lomamo • Supra Uelo • Tanganjiko