Kamina
Kamina estas grandurbo kaj ĉefurbo de la nove kreita provinco Supra Lomamo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio).
Kamina | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo setlejo ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 8° 44′ S, 25° 0′ O (mapo)-8.7350824.99798Koordinatoj: 8° 44′ S, 25° 0′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 2 095 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informoj
redaktiGeografio
redaktiKamina situas en montaro en la suda landparto. Kolwezi troviĝas 226, Mwene-Ditu 257, Likasi 314, Mbuji-Mayi 326, Lubumbashi 424, Kananga 425, Kinŝaso 1179 km.
Historio
redaktiLa belga armeo establis grandan armean bazon en Kamina post la 2-a mondmilito. Post la sendependiĝo Unuiĝintaj Nacioj kontrolis la bazon, sekve ĝi neniam apartenis al memdeklara ŝtato Katango.
Trafiko
redaktiKamina havas flughavenon kaj ankaŭ apartan armean flughavenon. Vojoj kuras el la urbo al Kananga, Kolwezi kaj Kalemie. La urbo estas fervoja nodo, trajnoj trafikas al Kananga, Kindu kaj Lubumbashi.
Klimato
redaktiKamina situas en tropika klimato, kie la averaĝa temperaturo varias inter 23 kaj 28 °C. Jare pluvas ĉ. 1400 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en novembro kaj malkulminas en julio.
Fontoj
redakti- Angla kaj hungara Vikipedioj
- [1]
- mapo, distancoj Arkivigite je 2015-09-25 per la retarkivo Wayback Machine
- mapo