Kindu estas grandurbo, diocezo kaj provinca ĉefurbo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). La historia loknomo estis Kindu-Port Empain (laŭ la nomo de barono Édouard Louis Joseph Empain).

Kindu
Street in Kindu.jpg
Administrado
Demografio
Loĝantaro 172 321  (2012) [+]
Loĝdenso 1 149 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 2° 57′ S, 25° 55′ O (mapo)-2.9525.916666666667Koordinatoj: 2° 57′ S, 25° 55′ O (mapo) [+]
Alto 500 m [+]
Areo 150 km² (15 000 ha) [+]
Horzono Centr-Afrika Horzono [+]
Situo de Kindu

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Kindu [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Kindu situas sur montetaro laŭ Kongo (rivero) en la meza landparto. Bukavu troviĝas 327, Goma 390, Mbuji-Mayi 441, Lubumbashi 984, Kinŝaso 1192, Boma 1466 km.

HistorioRedakti

Kindu estis grava centro por la eburoj, oroj kaj sklavoj dum la 19-a jarcento. Tiutempe araboj komercadis kun sklavoj, kiuj sendis ilin al Zanzibaro. Masakro okazis en 1961: dek tri italaj pilotoj estis murditaj.

EkonomioRedakti

 
Preĝejo en Kindu
 
Alvenas la unua trajno en Kindu-on

Kindu ĉiam estis grava komerca centro. La rivero estas navigebla kaj varoj alvenas laŭ trajnoj, flugmaŝinoj kaj kamionoj.

TrafikoRedakti

Kindu havas flughavenon kaj havenon. Vojoj kuras el la urbo al Kabinda, Mbuji-Mayi kaj Kisangani, sed estas disbranĉiĝoj al aliaj urboj. Estas fervojaj kontaktoj al Kalemie kaj Kananga.

KlimatoRedakti

Kindu situas en tropika klimato, kie la averaĝa temperaturo varias inter 22 kaj 26 °C. En junio kulminas la varmo kaj en novembro la malvarmo. Jare pluvas po 1622 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en decembro kaj malkulminas en junio kaj julio.

FontojRedakti

 
Diagramo pri liverado, kie Kindu estas en la meza parto