Bukavu

urbo de la Demokratia Respubliko Kongo

Bukavu estas metropolo, provinca ĉefurbo, universitata urbo kaj ĉefdiocezo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio).

Bukavu
setlejo • limurbo • administra teritoria unuo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 2° 30′ S, 28° 52′ O (mapo)-2.528.866666666667Koordinatoj: 2° 30′ S, 28° 52′ O (mapo) [+]
Alto 1 498 m [+]
Areo 60 km² (6 000 ha) [+]
Horzono Centr-Afrika Horzono [+]
Bukavu (Demokratia Respubliko Kongo)
Bukavu (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Bukavu
Bukavu
Situo de Bukavu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bukavu [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

 
Mapo, kie Bukavu estas trovebla en la orienta parto

Esperanto redakti

"KOMITATO POR LA PROMOCIO DE VIRINOJ KAJ INFANOJ EN KAMPARAJ REGIONOJ" "COPROFER a.s.b.l" (france COMITE POUR LA PROMOTION DE LA FEMME EN MILIEU RURAL)

Geografio redakti

Bukavu situas sur altebenaĵo laŭ lago Kivuo en la orienta sekcio de la lando. Goma situas 101, Kisangani 528, Mbuji-Mayi 710, Lubumbashi 1030, Kinŝaso 1519, Boma 1793 km.

Historio redakti

Bukavu estas parto de antikva reĝlando Bushi, kiun interrompis komence araboj, poste eŭropanoj en la 19-a jarcento. Tiam la loknomo estis "Rusozi". Bukavu estis establita en 1901 fare de la belgaj koloniaj aŭtoritatoj originale nomita CostermansvilleCostermansstad ĝis 1954. Ĝi havis elstaran eŭropan populacion sub la kolonia erao. Post la hombuĉado en Ruando, multe da rifuĝintoj alvenis. En 1996 jam en Demokratia Respubliko Kongo okazis ribelo kaj tendaroj de la rifuĝintoj estis atakitaj. En 2004 proksimume 16 000 virinoj estis seksperfortitaj en ununura semajno fare de soldatoj.

 
Katedralo de Bukavu

Ekonomio redakti

En Bukavu situas la plej granda fabriko "Pharmakina", kiu produktas gravajn medikamentojn. Ankaŭ la bieroproduktado estas menciinda.

Trafiko redakti

Bukavu havas flughavenon kaj boatoj trafikas sur la lago. Ĉefvojoj kuras al Goma, Ruando, Mbuji-Mayi kaj Lubumbashi.

Klimato redakti

Bukavu situas en subtropika klimato. La temperaturo varias inter 19 kaj 22 °C. Jare pluvas po 1420 mm. La pluvo kulminas en marto kaj novembro, malkulminas en julio.

Vidindaĵoj redakti

 
Diagramo pri liverado, kie Bukavu estas en la orienta parto

Fontoj redakti