Mwene-Ditu estas grandurbo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio).

Mwene-Ditu
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 7° 0′ S, 23° 27′ O (mapo)-723.45Koordinatoj: 7° 0′ S, 23° 27′ O (mapo) [+]
Mwene-Ditu (Demokratia Respubliko Kongo)
Mwene-Ditu (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Mwene-Ditu
Mwene-Ditu
Situo de Mwene-Ditu

Map

vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Mwene-Ditu situas sur montaro en valo en la sudokcidenta parto de la lando. Mbuji-Mayi troviĝas 96, Kananga 168, Tshikapa 300, Kolwezi 469, Likasi 571, Lubumbashi 681, Kinŝaso 951 km.

Historio redakti

Mwene-Ditu estis grava loko post ekfunkcio de fervojo inter Lubumbashi kaj Ilebo. Ĝia graveco devenas de ĝia strategia pozicio, krom la menciita fervojo kaj same vojo estas ligo (nur voje) al la provinca ĉefurbo Mbuji-Mayi. En Mwene-Ditu kaj en la proksimaj komunumoj epidemio pri ĥolero okazis en 2002, kiu daŭris duonjaron. Alvenis Ruĝa Kruco kaj similaj organizaĵoj por helpi al la lokaj kuracistoj. La urbo ricevis statuson urbego en 2003.

Trafiko redakti

Mwene-Ditu havas flughavenon. Fervojaj linioj kaj ĉefvojoj kuras al Lubumbashi kaj Ilebo, krome estas vojoj al Mbuji-Mayi kaj Kananga.

Klimato redakti

Mwene-Ditu situas en la tropika zono. La averaĝa temperaturo varias inter 23 kaj 28 °C. Jare pluvas ĉ. 1400 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en novembro kaj malkulminas en julio.

Fontoj redakti