Tshikapa [ĉikapa] estas metropolo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). Ekde 2015 ĝi estas ĉefurbo de la nove kreita Kasaja Provinco.

Tshikapa
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 6° 25′ S, 20° 48′ O (mapo)-6.416666666666720.8Koordinatoj: 6° 25′ S, 20° 48′ O (mapo) [+]
Alto 485 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tshikapa (Demokratia Respubliko Kongo)
Tshikapa (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Tshikapa
Tshikapa
Situo de Tshikapa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tshikapa [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Tshikapa situas sur montetaro laŭ rivero Kasai en la sudorienta sekcio de la lando. Angolo situas 64, Kananga 193, Kikwit 268, Mbuji-Mayi 311, Kinŝaso 653, Lubumbashi 936 km.

Historio redakti

Tshikapa estis fondita komence de la 20-a jarcento fare de firmao Forminere, kiu minadas daŭre diamantojn. Pro la enlandaj militoj la loĝantaro tre kreskiĝis: alvenis multe da rifuĝintoj. La urbo ricevis statuson urbego en 2003.

Ekonomio redakti

En Tshikapa kaj en la ĉirkaŭaĵo oni minadas diamantojn. Post la milito en Irako en tiu urbo estis la plej granda denseco de poŝtelefonoj, kiu montras gravecon de la diamantoj.

Trafiko redakti

 
Diagramo pri liverado, kie Tshikapa estas en la sudokcidenta parto

Tshikapa havas flughavenon kaj riveran havenon. Ĉefvojoj kuras al Kananga, Kikwit kaj Angolo, krome estas vojo norden.

Fontoj redakti