Provinco Kasajo Centra

provinco de la Demokratia Respubliko Kongo

Provinco Kasajo Centra (konge kizûnga Luluwa, svahile mkoa wa Kasai Kati, lingale etúká ya Lulua, france Kasaï-Central) estas unu el la novaj dudek ses provincoj de Demokratia Respubliko Kongo kreitaj en 2015, en la centra parto de la lando. Laŭ oficiala takso el la jaro 2020 ĝi havis 4 045 300 loĝantojn.[1] Konsiderante ke la provinca areo estas 59 111 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de po 56 homoj por kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Kananga. Precipa lingvo de la provinco estas la luba.

Provinco Kasajo Centra
provinco de Demokratia Respubliko Kongo [+]

LandoDemokratia Respubliko Kongo

ĈefurboKananga
- koordinatoj6° S, 21° O (mapo)-5.921.45Koordinatoj: 6° S, 21° O (mapo)
Akvokolektejo61 336 km² (6 133 600 ha) [+]
Areo61 336 km² (6 133 600 ha) [+]

Loĝantaro4 045 300 (stato: takso de 2020)
Denseco65,95 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2CD-KC

Provinco Kasajo Centra (Tero)
Provinco Kasajo Centra (Tero)

Provinco Kasajo Centra (Demokratia Respubliko Kongo)
Provinco Kasajo Centra (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC

Map
Provinco Kasajo Centra
Vikimedia Komunejo:  Kasaï-Central [+]
vdr

La provincoj Kasajo kaj Centra Kasajo estis rezulto de la disigo de la iama Provinco Kasaï-Occidental.[2] La nova provinco Centra kasajo en tio korespondas kun la distrikto Lulua (france District de la Lulua) de antaŭ 2015 plus la urbo Kananga (en koloniaj tempoj nomita Luluabourg), kiu ĝis 2015 estis administrata sendepende. Tial la nomo de la provinco en la konga kaj lingala ankoraŭ nun rememorigas la eksan distrikton.

La provinco ekhavas sian nomon laŭ la rivero Kasajo, de kies akvo dependas la faŭno kaj flaŭro de la regiono.

  1. loĝantaro laŭ la retejo citypopulation.de (germane kaj angle)
  2. "RDC: démembrement effectif du Bandundu". Radio Okapi. 19-a de julio 2015. Arkivita el la originalo la 20-an de julio 2015. Alirita la 21-an de januaro 2021.