Kasai (rivero)

(Alidirektita el Kasajo)

La rivero KasaiKasaï (nomata ankaŭ Kassabi, Ibari, Nkutu, Kassai, Cassai (portugale) kaj en la malalta parto Kwa, en Esperanto Kasajo) estas maldekstra alfluanto de la rivero Kongo en centra Afriko. Kun sia meznombra akvotrafluo de 9.870 m³/s ĝi estas la plej grava alfluanto de la Kongo. Laŭ la rivero nomatas la provincoj Kasaï-Oriental respektive Kasajo Orienta kaj Kasaï-Occidental respektive Kasajo Okcidenta en la Demokratia Respubliko Kongo.

Kasai

Kwa

riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Situo Angolo kaj Demokratia Respubliko Kongo
Longeco 2 153 km
Akvokolekta areo 881 890 km²
Averaĝa trafluo 9 870 m³/s
Fluo
Fonto Altebenaĵo de Bié
Enfluejo Kongo (rivero)
Geografio
Kongo-baseno
Kongo-baseno
vdr

La fonto de la rivero troviĝas en la oriento de la angola altebenaĵo de Bié. De tie ĝi fluas orienten ĝis la landlimo kun la Demokratia Respubliko Kongo, kie ĝi direktiĝas norden kaj laŭlonge de 400 km estas la limo inter la du landoj. En tiu parto la rivero estas riĉa je insuloj kaj larĝas ĝis 10 km. Daŭre fluante norden, la Kasai atingas la basenon de Kongo kie li devias nordokcidenten. Post trafluo de la lasta parto nomata Kwa ĝi fluas en la riveron Kongo ĉirkaŭ 170 km nordokcidente de Kinŝaso.

Laŭlonge la vojo de Kasai troviĝas du gravaj akvofaloj, la Pogge-falo kaj la Wissmann-falo. La plej gravaj alfluantoj de la maldekstro estas Kwango, Luembe, Luacĉim, Cĉikapa kaj Lovoa, de la dekstro Lulua kaj Lukenje.

Post la komenco de la pluvsezono en oktobro la nivelo de la rivero plialtiĝas je 4 m. Tiam la akvofluo atingas 12.000 m³ en sekondo.

Ĉirkaŭ 3.500 km de la rivero inkluzive siaj alfluantoj estas navigeblaj.