Gemena
Gemena estas grandurbo kaj ĉefurbo de la nove kreita provinco Suda Ubangi en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio).
Gemena | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 3° 15′ N, 19° 46′ O (mapo)3.2519.766666666667Koordinatoj: 3° 15′ N, 19° 46′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 555 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gemena [+] | |||
Bazaj informoj redakti
Geografio redakti
Gemena situas en montetaro en la nordokcidenta parto de la lando. Mbandaka troviĝas 391, Kisangani 676, Isiro 874, Kinŝaso 976, Lubumbashi 1865 km.
Historio redakti
La loknomo devenas de vilaĝestro, kiu komencis kulturi kafojn. En Gemena mortis "Mama Yemo" - patrino de Mobutu Sese Seko en 1971. Ekde 2007 la urbo estas bazo de soldatoj.
Trafiko redakti
Gemena havas gravan flughavenon. Vojoj kuras el la urbo al Bango kaj Kongo (rivero), krome estas vojo orienten.
Klimato redakti
Gemena situas en la tropika zono. La averaĝa temperaturo varias inter 25 kaj 28 °C. La varmo kulminas en februaro, malkulminas en oktobro. Jare pluvas ĉ. 1649 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en aŭgusto kaj oktobro, malkulminas en januaro.
Vidindaĵoj redakti
- maŭzoleo de Mama Yemo
Fontoj redakti
- Franca kaj hungara Vikipedioj
- loĝantaro
- mapo, distancoj Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
- mapo[rompita ligilo]
- vetero
- mapo