Isiro
Isiro estas grandurbo kaj ĉefurbo de provinco Supra Uele, universitata urbo (ekde 1998) kaj diocezo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio).
Isiro | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 2° 47′ N, 27° 37′ O (mapo)2.783333333333327.616666666667Koordinatoj: 2° 47′ N, 27° 37′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 730 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
GeografioRedakti
Isiro situas sur montetaro en la nordorienta landparto. Butembo troviĝas 345, Kisangani 367, Bukavu 603, Kinŝaso 1579, Lubumbashi 1606 km.
HistorioRedakti
Belgoj fondis Isiro-on, kiun ili nomis Paulis pri kolonelo kaj diplomato Albert Paulis. Post la sendependiĝo batalo okazis inter belgaj paraŝutistoj kaj lokaj milicoj.
EkonomioRedakti
En ĉirkaŭaĵo de Isiro oni kultivas precipe kafon. La loko estas en limo inter pluvarbaro kaj savano.
TrafikoRedakti
Isiro havas flughavenon. Vojoj kuras el la urbo al Kisangani, Bumba kaj Suda Sudano. Estas fervoja kontakto al Mungbere kaj Kongo (rivero), sed la fervojo ne funkcias nuntempe. Dum pluvosezono la vojoj ne estas uzeblaj.
KlimatoRedakti
En Isiro la averaĝa temperaturo varias inter 21 kaj 26 °C. Jare pluvas ĉ. 1500 mm. La pluvo kulminas en oktobro kaj malkulminas en januaro.
FontojRedakti
- Hungara Vikipedio
- [1]
- mapo, distancoj