Mbandaka
Mbandaka estas grandurbo, ĉefurbo de la nove kreita Provinco Ekvatora kaj diocezo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). Dum la kolonia erao la oficialaj nomoj estis Coquilhatville kaj Coquilhatstad (nomita laŭ landestro Camille-Aimé Coquilhat).
Mbandaka | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 0° 3′ N, 18° 16′ O (mapo)0.04861111111111118.260277777778Koordinatoj: 0° 3′ N, 18° 16′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 370 m [+] | ||
Areo | 460 km² (46 000 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
GeografioRedakti
Mbandaka situas sur ĉe kunfluejo de riveroj Kongo (rivero) kaj Ruki en la nordokcidenta parto de la lando. Ekvatoro troviĝas 7, Bandundu 389, Kinŝaso 587, Lubumbashi 1654 km.
HistorioRedakti
Mbandaka estis fondita en 1883 fare de Henry Morton Stanley kun nomo de "Equateurville". Stanley metis grandan ŝtonon simbolizantan la Ekvatoron, kiu eĉ nun estas videbla. En 1886 dominado de belgoj komenciĝis. Ili donis novan loknomojn (Coquilhatville, Coquilhatstad). En 1966 post la sendependiĝo la urbo ricevis la nunan nomon. Mbandaka estis elstara loka estro. Centoj de homoj (plejparte rifuĝintoj) estis masakritaj en 1997 dum la unua enlanda milito.
TrafikoRedakti
Mbandaka havas flughavenon kaj gravan riveran havenon. Pramo trafikas al la laŭriveraj urboj, eĉ al Kinŝaso. Unusola vojo alvenas el sudo.
KlimatoRedakti
Mbandaka situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo varias inter 24 kaj 27 °C. Jare pluvas po 1701 mm. La pluvo kulminas en oktobro kaj malkulminas en julio.
VidindaĵojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
FontojRedakti
- Hungara Vikipedio
- [1]
- mapo
- mapo, distancoj
- vetero
- mapo