Heleno (luno)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Heleno. |
Heleno estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno. Ĝi posedas la saman orbiton kiel Diono.
Heleno | |
Natura satelito de Saturno (XII) | |
Oficiala nomo | Saturno IV[1] |
Historio | |
Malkovrinto | Pierre Laques, Raymond Despiau kaj Jean Lecacheux[1] |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
1-a de marto 1980[1] Meudon[1] |
Unua superflugo | Sondilo Voyager 2 (25-an de aŭgusto 1980) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 377 396 km |
Discentreco | 0,0022 |
Klinangulo | 0,19° (rilate al la ekvatoro de Saturno) |
Periodo | 2,737 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 32 km (ne sfera) |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
2,5 × 1016 kg 1,5 × 103 kg/m3 0,0067 m/s2 ? |
Rotacia periodo | Verŝajne kaptita rotacio |
Aksa kliniteco | 0° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | 0 |
Surfaca temperaturo | ? |
Albedo | 0,6[2] |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 18,4 |
MalkovroRedakti
Ĝi estis malkovrita la 1-an de marto 1980 de la astronomoj Pierre Laques, Raymond Despiau kaj Jean Lecacheux (de la situejo de Meudon de la Observatorio de Parizo), laŭ observoj faritaj en la observatorio de Pic du Midi. Ĝi estis maldaŭre nomata S/1980 S 6. La malkovro estis konfirmita kelkajn monatojn poste per foto de la kosmosondilo Voyager 2 [3] la 25-an de aŭgusto 1981.
Pli precizajn bildojn de Heleno fotis la sondilo Cassini inter 2006 kaj 2008[4], kaj la 3-a de marto 2010.[5]
OrbitoRedakti
Heleno situas en la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Diono - Saturno, tie estas sur la sama orbito, kun antaŭiro de 60° (aŭ 1/6 da orbito). Tia punkto estas foje nomata "Troja punkto", pro tio, Heleno[6] estas dirata troja satelito de Diono.
Polukso, alia "troja satelito" sekvas la saman orbiton kaj situas proksime de la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Diono - Saturno.
NomoRedakti
Pro ĝia ligeco kun Diono, ĝi estis foje nomata Diono B.
En 1988, IAU[7] aprobis la nomon de Heleno, laŭ la mitologia Helena, kies forkapto far de Pariso estigis la trojan militon. Helena estis la fratino de Polukso, kies nomon ricevis Polukso, la alia troja luno de Diono.
Heleno fotita de Cassini 11-a de oktobro 2005
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ Planetary Satellite Mean Orbital Parameters, Jet Propulsion Laboratory - Solar System Dynamics (angle)
- ↑ Heleno vidata de Voyager 2 (angle)
- ↑ Fotoĵurnalo de NASA (angle)
- ↑ Helene "Rev 127" Flyby Raw Preview Arkivigite je 2010-03-13 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Helena, troja luno de Saturno el "Techno-Science.net" (france)
- ↑ AUC 4609: ASM 2000+25; Satelitoj de Saturno kaj Urano (luna nomado) (angle)
Eksteraj ligilojRedakti
- angle Pri Heleno Arkivigite je 2015-11-20 per la retarkivo Wayback Machine el "Sunsistema esploro" de NASA
- angle Heleno, el "The Planetary Society"
- france La malgrandaj Saturnaj satelitoj (el "Planète Astronomie" Arkivigite je 2010-04-19 per la retarkivo Wayback Machine
- france Heleno, el la paĝaro de Jean-Michel
- germane Diono, Heleno kaj Polukso (el "Projekto Luno")