Diono (luno)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Diono. |
Diono estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno, la kvara pli granda, post Japeto.
Diono | |
Natura satelito de Saturno (IV) | |
Oficiala nomo | Saturno IV[1] |
Historio | |
Malkovrinto | Giovanni Domenico Cassini[1] |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
21-a de marto 1684[1] Parizo[1] |
Unua superflugo | Sondilo Voyager 1 (12-an de novembro 1980) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 377 400 km |
Discentreco | 0,002 |
Klinangulo | 0,002° (rilate al la ekvatoro de Saturno) |
Periodo | 2,737 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | (1 123 ± 3) km (averaĝe) |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(21,095 ± 0,000 168) × 1021 kg (1,475 7 ± 0,0036) × 103 kg/m3 0,231 m/s2 510 m/s |
Rotacia periodo | Kaptita rotacio |
Aksa kliniteco | 0° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | 0 |
Surfaca temperaturo | 87 K (averaĝe) |
Albedo | 0,6[2] |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 10,4[3] |
MalkovroRedakti
La 21-an de marto 1684, Dionon malkovris la franca italdevena astronomo Giovanni Domenico Cassini, kiu ankaŭ malkovris Japeton, Reon kaj Tetison. Cassini nomis la kvar lunojn kiujn li malkovris: "Sidera Lodoicea" (Steloj de Ludoviko) honore al Ludoviko la 14-a.
John Herschel en 1847 donis al ĝi la nomon de la titanino (aŭ oceanidino) Diona, unua edzino de Zeŭso kaj patrino de Afrodito.
Fizikaj ecojRedakti
Diono estas glacia astro, sed gia denso,(1 475 kg/m3) pensigas, ke ĝi entenas grandan kvanton (ĉ. 46%) da roko kaj silikatoj
Kvankam iomete pli malgranda, Diono similas al Reo, alia luno de Saturno: ambaŭ havas po malsimilajn duonsferojn: sur la "malantaŭa" duonsfero (laŭ la orbita movo) estas helaj strioj kiuj povas esti vulkanaj "cindroj" aŭ "neĝoj", sputitaj de glaciaj vulkanoj, la "antaŭa" duonsfero havas multenombraj krateroj
Samorbitaj lunojRedakti
Du aliaj lunoj sekvas saman orbiton kiel Diono, en ties punktoj de Lagrange: Heleno en L4 kaj Polukso en L5
Diono antaŭ Saturno, fotita de kosmosondilo Cassini 11-a de oktobro 2005
Diono fotita de Voyager 1
Mondmapo de Diono
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ Planetary Satellite Mean Orbital Parameters, Jet Propulsion Laboratory - Solar System Dynamics (angle)
- ↑ Retejo de la Observatorio ARVAL (angle)