Por samtitola artikolo vidu la paĝon Polukso.

Polukso (aŭ Polideŭko) estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno. Ĝi estis trovita la 24-an de oktobro 2004 sur bildoj fotitaj de la kosmosondilo Cassini la 21-an de oktobro 2004.

Polukso
Natura satelito  de Saturno (XXXIV)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
satelito de Saturnoregula satelito
Oficiala nomo Saturno XXXIV[1]
Aliaj nomoj S/2004 S 5 vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Polideŭko vd
Malkovro
Malkovrinto Carolyn Porco[1]
Dato de malkovro 24-a de oktobro 2004[1]
Loko de malkovro Usono[1]
Unua superflugo Misio Cassini-Huygens
(21-a de oktobro 2004)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 377 390 km
Discentreco 0,00182
Klinangulo 0,1705° (rilate al la ekvatoro de Saturno)
Periodo 2,737 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro ĉirkaŭ 3,5 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
?
?
?
?
Rotacia periodo ?
Aksa kliniteco ?
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 0
Surfaca temperaturo ?
Albedo ?
Observaj ecoj
Videbla magnitudo ?
vdr

Ĝi sekvas la saman orbiton kiel Diono kaj situas ĉe la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Saturno - Diono. Ĝi fakte ne restas en ĉi tiu punkto, sed "orbitas" ĉirkaŭ ĝi kun periodo de 790,931 tagoj; ĝia angula distanco kun Diono varias inter 39° kaj 92°.

En la alia punkto de Lagrange, L4, situas la luno Heleno.

La nomo "Polukso" (aŭ Polideŭko) estis aprobita de la Internacia Astronomia Unio[2] la 21-an de januaro 2005. Ĝi estas tiu de unu el la du mitologiaj fratoj Kastoro kaj Polukso[3].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. IAUC 8471: Satelitoj de Saturno (luna nomado)
  3. La formo "Polideŭko" estas pli simila al la greka formo (Πολυδεύκης / Polydeúkês)

Eksteraj ligiloj redakti