RT
RT (antaŭe konata ĝis 2009, Russia Today, ruse Россия Сегодня, Rossija Segodnja) estas internacia multlingva televidkompanio kun pluraj televidkanaloj kiu estas bazita en Moskvo, Rusio. Ĝi prizorgas ĉiutempe elsendojn de ties oficejoj en Moskvo. Ĝi kutime informas pri urĝaj novaĵoj. Pli ol 700 milionoj da homoj spektas la kanalon tra la tuta mondo.
RT | ||
---|---|---|
televidkanalo fremda agento televidstacio retejo | ||
Komenco | 15-a de septembro 2005 vd | |
Geografia situo | 55° 46′ 18″ N, 37° 42′ 52″ O (mapo)55.771637.7144Koordinatoj: 55° 46′ 18″ N, 37° 42′ 52″ O (mapo) | |
Lando(j) | Rusio vd | |
Sidejo | Moskvo | |
| ||
Moto | Question more | |
Fondinto(j) | RIA Novosti vd | |
Lingvoj |
angla lingvo | |
Posedata de | Rossiya Segodnya • RIA Novosti vd | |
Filioj | Ruptly RT UK RT DE RT America RT International (en) vd | |
Posedatoj | Ruptly vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | aŭtonoma nekomerca organizaĵo | |
La firmao funkciigas rusan novaĵkanalon kiu dissendas al la tuta mondo, la unua el sia speco en Rusio, kaj celas spektantarojn ekster ĝi. Liaj elsendoj tra la mondo estas ricevitaj per satelito kaj kabloj, same kiel senpagan interretan elsendon tra la retejo de RT.
RT estas novaĵreto konsistanta el tri kanaloj elsendantaj de Moskvo al pli ol cent landoj en la angla, la araba kaj la hispana. La reto havis duavicajn kanalojn kiel ekzemple RT America, kiu dissendis de Vaŝingtono [1], RT UK, la dissendanto de Londono, kaj la RTD dokumentaria kanalo.
Ĉi tiu estas la sola rusa televidkanalo kiu estis nomumita por Premio Emmy. La kanalo estas posedata de la organizaĵo TV-Novosti, kaj estas financita de la novaĵagentejo Russia Today.
La kanalo ricevas konstantan kritikon pro ne objektiva elsendo de novaĵoj pri Rusio kaj ĝiaj politikoj, kaj ke ĝi fakte estas propaganda proparolo por la rusa registaro kaj ĝia ekstera politiko. RT asertas proponi rusan perspektivon pri mondaj eventoj [2].
RT en Español (RT en hispana), konata ankaŭ kiel Actualidad RT (Aktualo RT), estas kanalo de novaĵoj per televido subskribenda de rusa deveno en hispana kun sidejo en Moskvo, Rusio. Ĝi estis lanĉita en 2009 kun centroj de operacioj permanentaj en Miami, Novjorko, Vaŝingtono, Meksikurbo, Madrido, Bonaero, Karakaso kaj Havano.[3]
En 2014, RT DE, germanlingva programpropono, estis lanĉita. La 2-an de marto 2022, malpermeso de ĉia elsendo de RT-enhavo ekvalidis tra la EU por malhelpi la " disvastiĝon de mensogoj " pri la rusa invado de Ukrainio [4].
Referencoj
redakti- ↑ «RT America ceases productions and lays off most of its staff», CNN, 3. mars 2022
- ↑ Julia Ioffe,What Is Russia Today?, Columbia Journalism Review, September–Oktober 2010.
- ↑ Quiénes Somos RT Alirita la 26an de Februaro 2021.
- ↑ «Russisk TV-direktør suspendert etter uttalelser om at ukrainske barn burde druknes», VG, 24. oktober 2022
Vidu ankaŭ
redakti- Rusija Al-Jaum (RT arablingva)
- RT France (RT en français)
- RT Deutsch
- RT America
- RT UK
- Sputnik (amaskomunikilo)
- Propagando en Rusio