Holodomoro

artefarita malsatego en Ukrainio (1932–1933)

La Holodomoro (ukraine Голодомор в Україні 1932—1933) estis amasa mortigado en Ukrainio per malsatego en 1932 kaj 1933.

Holodomor icon.svg
Ikono de la Holodomoro
Mapo de la jecenta perdo de homoj dum la Holodomoro.
  •  >25%
  •  20%-25%
  •  15%-20%
  •  0%-15%
  •  0%
  • Strato en Ĥarkivo en 1932. La piedirantoj preterpasas la mortintoj pro la malsato. Foto far Alexander Wienerberger
    Mortintoj pro la malsato sur strato de Ĥarkivo en 1932. Foto far Alexander Wienerberger
    Infano mortinta pro malsato sur strato de Ĥarkivo, en 1932. Foto far Alexander Wienerberger
    Viktimo de la Holodomoro

    Etimologie la termino "holodomor" devenas de la ukraina esprimo "moryty holodom", kiu signifas mortigi per malsato.

    Pro ideologiaj motivoj sovetiaj aŭtoritatuloj planis kaj realigis unu el la plej grandskalaj genocidoj de civiluloj. En la limoj de la soveta Ukrainio kaj ankaŭ en aliaj lokoj de densa loĝado de ukrainoj, konscie kaj cele, laŭ ordono de la moskva registaro la lokaj gvidorganoj forprenadis ĉiujn nutraĵ-produktojn, plejparte grenon. Kiel rezulto de la artefarita malsatego estis ekstermitaj inter 7 kaj 10 milionoj da ukrainoj. La amasa mortado estis kaŭzita ne far naturaj katastrofoj, militoj aŭ epidemioj, sed per planita genocido far komunistoj-stalinanoj. En 1932 la gren-rikolto estis averaĝa, sed vilaĝanoj en Ukrainio - tiama grenejo de Eŭropo - kontraŭstaris la politikon de Stalin pri kolektivigado. La reprezalioj estis direktitaj kontraŭ ukrainoj kiel etno kaj kontraŭ kamparanoj kiel klaso. Soveta mortigado per malsato okazis ankaŭ en Meza kaj Malsupra Volgio, kie ties loĝantaro apogis la armeon de Anton Denikin kaj en norda Kazaĥio, kie simile mortis unu miliono da kazaĥoj.

    La teruraĵojn priskribis Vasil Barka en sia romano "La flava princo" (unu ĉapitro estis esperantita por Ukraina antologio far Viktor Pajuk).

    La Holodomoro estis agnoskita far 26 ŝtatoj kiel genocido kontraŭ la ukraina popolo. En Ukrainio la kvaran sabaton de novembro oni memorigas la viktimojn de la Holodomoro. La 28-an de novembro 2006, la ukrainia parlamento Verĥovna Rada jure agnoskis la Holodomoron de 1932-33 kiel "genocidon de l'ukraina popolo". Ankaŭ la leĝo diras, ke malagnosko de la Holodomoro estas kontraŭleĝa. La 6-an de decembro la pola parlamento - la Sejmo - dekretis: "Sejmo de la Respubliko de Pollando, kuniĝante je doloro kun parencoj de holodomoraj viktimoj, malpravigas la totalisman reĝimon, respondecan pro la genocido". Monumento al la viktimoj de ĉi kruela genocido troviĝas ankaŭ en Varsovio.

    Nuntempa rigardo al tiel nomata Malsatego redakti

     
    Rekono de la Holodomoro kiel genocido:
  •  Oficiale rekonita kiel genocido
  •  Oficiale kondamnita kiel ago de ekstermado
  •  Oficiale ne rekonita kiel genocido
  • Kiel genocidon en Ukrainio agnoskis ĝin registarojparlamentoj de 27 ŝtatoj en tio:

    Aliaj vidpunktoj redakti

    Ekzistas ankaŭ aliaj vidpunktoj pri Holodomoro:

    • La kaŭzo de Holodomoro iĝis malgrandigo de semado en Ukrainio kaj kozakaj regionoj, kio ne okazis en centraj regionoj (vd. Ĉu komunistoj kulpas pri Holodomoro? Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine).
    • Eble ne estas ĝuste trakti kiel "kontraŭukraina genocido" eventojn, pro kiuj mortis ne nur ukrainoj, sed miloj de alietnaj personoj (temas pri tragedio de sovetiaj kamparanoj ĝenerale). Krom tio, la difino de genocido estis aprobita nur en 1948 kaj eble ne funkcias por okazaĵoj de la antaŭa tempo.
    • Milionoj da homoj pereis dum la malsatego, sed:
      • La malsaton kaŭzis sole la bezono eksporti multe da greno (surfone de malaltiĝo de prezoj por ĝi) por pripagi aĉeton de teknologioj, bezonataj por industriigo de Sovetunio; do la celo estis greno, sed ne morto de kamparanoj;
      • La fakto, ke malsatego estis ekstreme forta en Ukrainio indikas nur troigojn de tiamaj lokaj regantoj;
      • Pro la forpreno de greno iĝis ebla industriigo, kiu kelkajn jarojn poste ebligis venkon super nazia Germanio.

    Intresaĵoj redakti

    Vidu ankaŭ redakti

    Bibliografio redakti

    • Stéphane Courtois, Nicolas Werth, Jean-Louis Panné, Andrzej Paczkowski, Karel Bartošek, Jean-Louis Margolin Czarna księga komunizmu. Zbrodnie, terror, prześladowania (Nigra libro de komunismo. Krimoj, terorismo, reprezalioj), ISBN 83-7180-326-5 . Antaŭvorto por la pola eldono: Krystyna Kersten
    • Jan Jacek Bruski, Большой голод на Украине в свете документов польской дипломатии и разведки , „Европа. Журнал Польского Института Международных Дел” (Warszawa) 2006, T. 6, № 4 (21), с. 97-152. 11 Arkivigite je 2016-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
    • Robert Conquest The Harvest of Sorrow : Soviet Collectivization an the Terror- Famine (1986), ISBN 0-19-504054-6
    • The Foreign Office and the Famine. British Documents on Ukraine and the Great Famine of 1932-1933, Kingston, Ontario – Vestal, New York 1988.
    • Andrea Graziosi, "Lettere da Kharkov. La carestia in Ucraina e nel Caucaso del Nord nei rapporti dei diplomatici italiani, 1932-33", Torino 1991
    • Голод 1932–1933 років в Україні: причини та наслідки, від. ред. В.М. Литвин, Київ 2003.
    • Investigation of the Ukrainian Famine. Report to Congress Commission on the Ukraine Famine. Adopted by the Commission April 19, 1988, Submitted to Congress April 22, 1988, Washington 1988.

    Eksteraj ligiloj redakti