Vasil Barka

Vasil Barka (ps. de Vasil Oĉeret; ukraine Василь Барка; naskiĝis la 16-an de julio 1908, mortis la 11-an de aprilo 2003) estis verkisto, literaturisto, tradukisto. Naskiĝis en Poltava provinco apud urbeto Lubni. Finis pedagogian kolegion, instruis matematikon en mezlernejo. 1928 - forveturis al Kubanio (nun - Krasnodara regiono en Rusio), Norda Kaŭkazio. Tie li diplomiĝis pri filologio. En 1930 aperis la unua poemkolekto en Ĥarkivo, ĝi ricevis negativan kritikaĵon. Doktoriĝis en Moskvo. Partoprenis 2-an Mondmiliton, estis vundita kaj militkaptita. Post la milito elmigris en Usonon.

Vasil Barka
Василь Барка.jpg
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1908 (1908-07-16)
en Solonytsia
Morto 11-an de aprilo 2003 (2003-04-11) (94-jara)
en Liberty
Tombo Saint Andrew Cemetery
Lingvoj ukraina
Ŝtataneco Ukraina Popola RespublikoSovetunioUsono
Alma mater Kuban State University • Moscow State Pedagogical University
Okupo
Okupo lingvisto • poeto • literaturkritikisto • tradukistoverkisto
Verkoj The Yellow Prince
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Literatura heredaĵo de V. Barka enhavas pli ol 20 volumojn de poemoj, romanojn, novelojn, eseojn, literatur-kritikaj artikoloj. Tradukis de la angla - Ŝekspiro, "La reĝo Liro", Biblion.

Romano "La flava princo" (tr. ankaŭ en francan) estas dediĉita la artefarita malsatego en Ukrainio de 1932-33. Laŭ romano oni faris filmon "Holod-33". Por Ukraina antologio ĉapitron de la romano esperantigis Viktor Pajuk.