Viktor Pajuk

ukraina esperantisto

Viktor Pajuk (ukraine Віктор Паюк, angle Viktor Payuk; naskiĝis la 22-an de septembro 1959) estas diplomita Esperantisto (diplomo de EAB, 2000), certigita tradukisto (angla-ukraina) de Amerika Tradukista Asocio (ATA), instruisto.

Viktor Pajuk

Viktor Pajuk
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1959
en  Sovetunio
 Ukrainio
Lingvoj Esperantoukraina
Nacieco ukraino
Ŝtataneco SovetunioUkrainioUsono
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton plejparte inter Esperanta kaj ukraina beletraĵoj
Esperantistiĝis en 1979, Odeso
vdr

Esperantista agado redakti

Esperantistiĝis en 1979 en Odeso estinte studento de Odesa Nacia Akademio de Telekomunikado, de 1982 - membro de E-klubo "Amikeco" (nun - "Spinosfloro") (Ternopilo), kunfondinto de la Ukrainia Esperanto-Asocio (Poltavo, 1989), ĝia prezidanto (1993-1997), direktoro de revuo Ukraina Stelo (1991), Ĉefa Delegito de Universala Esperanto-Asocio (2001-2011), kompilanto de la du-voluma Esperanta antologio en ukraina lingvo, Ukraina antologio (la lasta - kune kun Volodimir Pacjurko). Honora membro de UkrEA (2019). Liaj literaturaj ukrainaĵoj de Esperanta originala literaturo aperis en multaj literatutaj periodaĵoj, inter ili - Vsesvit. Multjara kunlaboranto de Monato. Vikipediisto.

Unu el ĉefaj traduk-kontrolistoj (ekde februaro 2013) de la ukraina eldono de "National Geographic - Ukrainio" - revuo de la Nacia Geografia Societo (Usono).

Prezidanto de la Esperanto-Societo de Ĉikago (2006-2011), redaktoro de novaĵbulteno "Saluton!" (de decembro 2004, pli ol 180 seninterrompaj ĉiumonataj numeroj).

Eldonaĵoj redakti

Kongresoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Ekstera ligilo redakti

Esperanto-Societo de Ĉikago