Nikolao Kriveckij (1945-2005) estis ukraina esperantisto, tradukisto kaj senŝanĝa prezidanto (1983-2005) de la Esperanta societo "Amikeco", post la jaro 1995 nomata Esperanto-klubo "Spinosfloro". Li naskiĝis en Ternopila provinco kaj diplomiĝis en la Lviva arbar-teknika instituto laŭ fako de mekanika inĝeniero-meblisto. En 1982 li esperantiĝis, kaj konsideratas disĉiplo de Leon Zimels.

Nikolao Kriveckij
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1944 (1944-11-30)
en Hermakivka
Morto 30-an de novembro 2004 (2004-11-30) (60-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ukrainio
Alma mater National Forestry University
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

En 1989 Nikolao Kriveckij estis kunfondinto de Ukrainia Esperanto-Asocio. Internacie li interalie partoprenis la Universalan Kongreson de 1992 en Vieno.

Li esperantigis poemojn de pli ol 20 ukrainaj poetoj de la urbo Ternopilo, per apartaj libroj aperis aforismoj de B. Andruŝkiv "En spegulo de l'vorto" (1999) kaj poeziaj miniaturoj de B. Melniĉuk "Gutoj plus" (2000). Kun Viktor Pajuk li kuntradukis ukrainen la filozofian verkon de Bruno Vogelmann "La Nova Realismo" (2001).

Krome li ukrainigis premiitan rakonton de la pola esperantisto Tyburcjusz Tyblewski "Lasu min loze..." (erotika revuo "Lel", 2001).