Ukrainia Esperanto-Asocio
landa organizo de Esperanto en Ukrainio, Landa Asocio de UEA
Ukrainia Esperanto-Asocio (mallongigo: UkrEA, ukraine Українська Есперанто Асоціація)[1] estas la landa sekcio de UEA en Ukrainio. Ĝi estis kreita la 21-an de majo 1989, en konferenco de Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj en Poltavo kiu transformiĝis al la fonda kongreso de UkrEA. La asocio havas la celon de disvastigo kaj propagando de Esperanto en Ukrainio.
Ukrainia Esperanto-Asocio | |
---|---|
Українська Есперанто Асоціація | |
![]() | |
Lando | ![]() |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | 21-a de majo 1989 |
Fondiĝloko | Poltavo |
Interretejo | ukrea.retejo.net |
Prezidintoj de UkrEARedakti
- Eŭheno Kovtonjuk (Євген Ковтонюк), Kievo, 1989-1993;
- Viktor Pajuk (Віктор Паюк), Ternopilo, 1993-1997;
- Volodimir Hordijenko (Володимир Гордієнко), Kievo, 1997-2003;
- Aleksandr Krasuckij (Олександр Красуцький), Kievo, 2003-2006;
- Semen Vajnblat (Семен Вайнблат), Odeso, 2006-2009;
- Mikaelo Lineckij (Михайло Лінецький), Kievo, 2010-2011;
- Volodimir Hordijenko (Володимир Гордієнко), Kievo, 2010-2013;
- Eŭheno Kovtonjuk (Євген Ковтонюк), Kievo, ankoraŭfoje 2013-2016 kaj 2016-2019;
- Igor Hlaholevskij (Ігор Глаголевський), Odeso, 2019 -
Eksteraj ligilojRedakti
- http://ukrea.retejo.net/ (plejparte esperante, koncize ankaŭ ukraine)
- estas tuta vico da paĝoj de la ukraina Esperanto-movado en la retejo facebook: jen la plej gravaj laŭ stato de 2023.
- Kontaktoj:
- espero111@ukr.net
- Adreso: O3500 Kievo, strato Dilova 6, ap. 50