Volodimir Hordijenko

Volodimir Hordijenko naskiĝis en la jaro 1957 en Temirtau (Kazaĥio). Pedagogo kaj trejnisto, finis Pedagogian Instituton de fizika edukado. De 1981 loĝas kaj laboras en Ukrainio. Esperantistiĝis en 1982 en Jalto, Krimeo de instruistoj Lilia Mokrencova kaj Jefim Zajdman. En la sama jaro estis elektita prezidanto de Jalta EK "Tero". En 1986 fondis E-klubon en la sudukrainia urbo Ĥerson, en 1987 - en la najbara provinca centro Mikolajiv. Mikolajiva EK "Hileja" en la jaro 1989 iniciatis la tradician E-festivalon Aroma Jalto. De 1997 loĝas en Kievo, kie samjare estis elektita prezidanto de EK “Ora Pordego” kaj de Ukrainia Esperanto-Asocio. Nun - prezidanto de EK “Ora Pordego”, ĉeforganizanto de Aroma Jalto. Oficiale komencis instrui en la jaro 1983 en OkSEJT-25 en la rusia urbo Samara. 2003 - ricevis diplomon de instruisto laŭ Cseh-metodo de la Internacia Esperanto-Instituto, gvidantoj - Ewa Bondar kaj Atilio Orellana Rojas.

V. Hordijenko

Inter liaj E-lernintoj estas: Tatjana Ŝmalko, Olha Vdoviĉenko, Julia Hordijenko, Oleh Pokotilo, Eugenia Amis, Anna Dubrovina, Mirjam Ruban, Aleksandra Gricenok, Alisa Nikitina.

Tradukis por Ukraina antologio rakonton de Stepan Vasilĉenko.