Yumeiho-terapio estas ne nur simpla masaĝo. Ĝi traktas ne nur la malbonajn ostojn, "Koksoston Ĝustiga Premkneda Terapio" - ankaŭ nomata Yumeiho [jumejho], evoluigita de s-ro Saionji Masayuki [sajonĝi masajuki] - estas kuracmetodo ĝustiganta ostojn de la tuta korpo, malstreĉanta ĝiajn muskolojn kaj konektitajn histojn, kaj efike foriganta ĉiujn malsanojn kaŭzitajn de la mislokiĝintaj koksostoj, kiuj estas la centro de la korpo.

Internacia Instituto por Yumeiho kaj preventa medicino
Internacia Instituto por Yumeiho kaj preventa medicino
masaĝo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Fondita Japanio - 1987 (Oficiala kaj internacia centro por prezento, konservado kaj disvastigo de Yumeiho-scioj tutmonde)
Sidejo Japanio
Estr(ar)o Saionji Masayuki (1987 - 2005)

Saionji Hashimoto (2005-2010) Toshiharu Kitami (2010-2017) Hisayuki Ozaki (de 2017)

Dungitoj Maciej Dluski-EU Yumeiho Institute
Agokampo EU Yumeiho Institute
TTT http://www.yumeiho.jp

http://www.yumeiho.eu

vdr

Yu : kiu redonas vivoforton

Mei : por la homa korpo kaj kaj remeto en la ĝusta loko per manipulado

Ho : kiu redonas ekvilibon

Yumeiho estas natura terapio kaj preventa kontraŭ malsanoj. Laŭ ĝi oni knedas certajn korpopunktojn por fortigi la naturan kurackapablon de la homa korpo, kaj atingi sanigon aŭ protekton. Danke al ĝi oni bezonas neniun medikamenton, injekton aŭ operacion, kaj krome ĝi ne kaŭzas flankajn malbonajn efikojn.

La koksosta mislokiĝo estas denaska ĉe 99% de la suferantoj, ĉar ili venis en la mondon tra la naskokanalo de patrino, kiu mem havis mislokiĝintajn koksostojn.

La mislokiĝo de la koksostoj estas la precipa kaŭzo de doloro ĉe la koksoj, ŝultroj kaj malsanoj de internaj organoj. Tio suferigas multajn homojn. Yumeiho korektas la mislokiĝon de ne nur la ostoj sed ankaŭ la muskoloj. Ĝia tekniko estas froto kaj knedo de muskoloj. Sur tiu bazo la terapio aldonas vertikalan premon sur iujn punktojn. La froto kaj la knedado okazas samtempe kun la premo, kiel en la perfingra masaĝo, tial ĝi estas nomata "premkneda metodo".

La premkneda metodo havas pli bonan efikon ol la perfingra masaĝo. Ĝi povas komplete malstreĉi Ia muskolojn kaj la konektitajn histojn, restarigi Ia elastecon de la muskoloj, faciligi ĝustigon de la mislokiĝintaj ostoj kaj sukcesigi la kuracadon. Krome ĝi ankaŭ bonigas la sangocirkuladon kaj lokan metabolon.

La metodo estas lernebla de ĉiu ajn. Laŭ ties adeptoj, per nudaj manoj oni povas kuraci kaj preventi multajn malsanojn. Ili asertas, ke malsanoj aperas pro malekvilibro en la korpo. La homo havas en sia korpo naturan kapablon forigi la malekvilibron - tio estas nomata la memsaniga kapablo aŭ vivforto. Se homo perdas tiun memsanígan kapablon, li ne povas rezisti kontraŭ malsano kaj aperas simptomo, ekzemple doloro. Tiam aperas tre grava problemo rehavi la jam perditan kapablon. Yumeiho-terapio estas kalkulata de siaj adeptoj la plej bona rimedo por kreskigi la memsanigan kapablon. Ekzistas krom la terapio ankaŭ memtrejna gimnastiko.

Bibliografio redakti

  • Skizo de Yumeiho historio. Masayuki Saionji, IIPMP. Tokio. 1999, 31 p.
  • Superrigardo de pliaj materialoj pri yumeiho en Esperanto kaj evt. mendeblaj ĉe la libroservo de UEA : http://katalogo.uea.org/katalogo.php?titolo=yumeiho&auxtoro=&katego=&kondicho=chio&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo

Eksteraj ligiloj redakti